Pompeo agitanta senton de malvarma milito serioze minacas mondpacon

xiong linping Publikigita: 2020-07-27 19:55:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo faris paroladon en la Biblioteko kaj Muzeo Nixon en Kalifornio, senskrupule troigante “ĉinan minacon”kaj asertante, ke la pasinte 50-jara politiko de Usono kontaktiĝi kun Ĉinio “fiaskis”. Li alvokis Usonon kaj ĝiajn aliancanojn alpreni “pli radikalajn rimedojn”por ŝanĝi Ĉinion. Tiu fifama, “plej malbona ŝtatsekretario en la historio”, kiu histerie agitas senton de malvarma milito, formas gravan minacon al la mondpaco.

En la lando de Usono Pompeo senhalte vekas McCarthismon kaj kreas dissplitiĝon; en la internacia komunumo li histerie elvokas la fantomon de malvarma milito kaj provokas antagonismon. Ĉi-foje li intence elektis la hejmlokon de Nixon por fari paroladon kontraŭ Ĉinio. Sed, en la nuna mondo, kiel la fluo de paco kaj kunlaboro, tiel ankaŭ la fluo de malfermo kaj kunfandiĝo, de reformo kaj novigo, torentas antaŭen, kaj Pompeo, kiu volas moviĝi kontraŭ la fluo, nepre estos dispremita de la historia fluo.

En sia parolado Pompeo prezentas sin “ne komprenanta la historion, nek Ĉinion, nek Usonon”. En lia okulo la historio entute estas mistordita: Ĉinio kun malsamaj reĝimo kaj civilizacio, tamen en ĉiama disvolviĝo kaj progresiĝo, fariĝas “propeka kapro”de preskaŭ ĉiuj gravaj problemoj en la usona socio. En la parolado de Pompeo preskaŭ ĉiuj normalaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono estas pridubitaj. Laŭ li, Ĉinio pleje profitigas sin en tiuj aferoj, kaj per tio li provokas antagonismon.

En la pasintaj kelkdek jaroj Ĉinio fandiĝis en la mondon, kaj tio pruvas, ke Ĉinio volas pacon, sed ne hegemonion; Ĉinio estas bonŝanco, sed ne minaco; Ĉinio estas partnero, sed ne antagonisto. La mondo nun estas plurpolusa, kaj ĝi ne povas reveni al la periodo de malvarma milito, kie klare staris du tendaroj.

Evidente Pompeo agas kontraŭ la tendenco de la mondo. Li intencas apartigi Ĉinion for de la mondo, sed tio ne konformas al la interesoj de ĉiuj popoloj, interalie de la usona popolo. La usona novaĵagentejo Bloomberg News, citante vortojn de kritikistoj, asertis, ke la usona registaro neglektas la bonon, kiun alportis la pasinte 50-jara kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono. La usona Nacia Brodkasta Kompanio (angle: NBC) diris en sia artikolo, ke Pompeo intencas preni pli malcedeman pozicion kontraŭ Ĉinio, estigi ideologian antagonismon kaj oponi komunismon, sed “tiuj politikaj cirkonstancoj de nesolidareco kaj nestabileco utilas al neniu kaj nur maltrankviligas homojn”.

Iu diris, ke, se oni kompilus vortojn de Pompeo en volumon, post lia enposteniĝo, ĝi ja estus “stratbuda romano”, kiu havus nenian koloron de politiko, nek profesian nivelon, nek historian profundecon. Se Vaŝingtono farus regadon per tia volumo plena de dekstre naciisma koloro, la perspektivo de Usono do vere maltrankviligos, kaj la aŭtoro de tiu ĉi volumo nepre estos mokita kaj punita de la historio.

Dividu