Kalumnio de Pompeo kontraŭ KPĈ plenas je absurdo kaj senscio

Ĝoja Publikigita: 2020-07-29 14:18:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, en sia prelego en la Biblioteko de Richard Nixon, Pompeo malice atakis la ĉinan regantan partion, samtempe malbonintence “laŭdis” la ĉinan popolon, intence instigis kontraŭstaron inter la partio kaj la popolo kaj vane faris kontraŭdiron kaj kaoson en la ĉina interno por atingi sian kaŝitan celon. Pri tio Richard Haass, prezidanto de la Usona Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj, diris, ke la prelego klarigis, ke Mike Pompeo “ne komprenas Ĉinion”. Vere Pompeo serioze misjuĝis la ĉinan ŝtatan staton, kaj pro sia privataj interesoj li kalumniis la ĉinan regantan partion, kio plenas je absurdo kaj senscio kaj estas forĵetita kaj mokita de la tuta Ĉinio eĉ de la internacia komunumo.

Kia estas reganta kapablo de reganta partio de iu lando? La popola koro estas spegulo. Oni rimarkis, ke proporcio de subteno al la ĉina registaro okupis la unuan lokon de enketo fare de internacia enketa kompanio en la lastaj kontinuaj jaroj. La tutgloba fama kompanio pri publikaj rilatoj Edelman Public Relations Worldwide lastatempe publikigis raporton, montrante, ke la fido de la ĉina popolo al la registaro atingis 95% kaj jam en la kontinuaj 3 jaroj okupis la unuan lokon de enketo.
Kial la ĉina registaro povas gajni tian fidon? La baza kialo estas, ke de sia naskiĝo la ĉina reganta partio neniam havas privatan intereson, ĉiam celas interesojn de la popolo kaj ligas siajn interesojn kun tiuj de la popolo. Ĝuste pro tio en la lastaj pli ol 70 jaroj post fondiĝo de la nova Ĉinio la ĉina reganta partio gvidis la ĉinan popolon diligente labori, unuiĝi, tial unu post unu mirindaĵoj estas kreitaj, kaj ankaŭ Ĉinio, kiu iam estis malriĉa kaj malforta, fariĝis la monde dua granda ekonomio, kaj la vivo de popolanoj grande ŝanĝiĝis.
Spertinta nombron da malfaciloj kaj defioj la ĉina popolo pli profunde konas, ke la gvido de la KPĈ estas la plej grava garantio kaj plej fidinda apogo; aliflanke la fido kaj subteno de la popolo fariĝis la plej granda apogilo de KPĈ en regado. Pro tio estas destinita al malsukceso la instigo de Pompeo kaj similaj personoj.
Lastatempe The Associated Press-NORC Center for Public Affairs Research publikigis enketon pri publika opinio montrante, ke 80% de usonanoj opinias, ke la disvolva direkto de Usono estas erara, kaj la proporcio atingis la kulminon de post regado de la registaro de Usono. Alfrontante perdon de fido de popolanoj Pompeo ne sin ekzamenis, male volas semi malkonkordon al la lando, kies registaro ricevis altan fidon de la popolo, eĉ vane plenumis malnovan rimedon por kaŭzi kaoson en Ĉinio, kio vere estas senscia kaj malica.

Pompeo kaj liaj samuloj devas klare scii, ke “ataki Ĉinion” ne estas la “ĉiopova medikamento”, kalumnii la ĉinan regantan partion ne povas kovri perdon de koroj de la usona registaro.

Dividu