​Kontraŭepidemiaj praktikoj kun unuaeco de popolo

Xiong Publikigita: 2020-07-29 16:20:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fronte al la serioze kaj neatendite publiksana evento plej rapide elvolviĝanta, plej vaste infektanta kaj plej malfacile regata, sub la firma gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun la kamarado Xi Jinping kiel kerno, Ĉinio persiste metas la vivsekurecon kaj sanon de la popolamasoj sur la unuan lokon kaj, farante mobilizadon tra la lando, lanĉas popolan, ĝeneralan kaj rezistan militon kontraŭ la pandemio, kaj en tio elmontriĝas la koncepto de homaj rajtoj pri la unuaeco de la popolo.


Pena sukurado: absolute ne forlasi iun ajn malsanulon


Kiom lando respektas homajn rajtojn, tiom da vivoj ĝi savas.


En la batalo kontraŭ la pandemio Ĉinio ĉiam rigardas la vivon kaj sanon de la popolo kiel gravaĵon el ĉiuj gravaĵoj, kaj reale praktikas la koncepton de homaj rajtoj pri “la unuaeco de la popolo, la unuaeco de la vivo”.


Por bari la etendiĝon de la viruso, en la 23a de januaro, ĉiuj aŭtobusoj, metrooj, pramoŝipoj en la urbo Wuhan estis haltigitaj; flughavenoj, trajnostacioj, trafikaj trapasejoj kondukantaj eksteren de Wuhan ĉiuj estis fermitaj. La urbo havas kelkdek milionojn da loĝantoj kaj delonge en la historio estas grava trafika nodo, sed tiam ĝi haltigis siajn funkciojn. La popolo de Wuhan konkeris ĉiajn malfacilaĵojn kaj por tio faris grandegan oferon. Dank’ al tia ofero multaj homoj liberiĝis de la risko.


Por vivo: medicinaj rimedoj estas kune kolektitaj


Post kiam Wuhan estis “blokita”, la flughaveno Tianhe en Wuhan fariĝis la plej okupita loko, kie militavidadiloj, pasaĝeravidadiloj, varaviadiloj intense surteriĝis, kun urĝe bezonataj materialoj, kiaj medikamentoj, medicinaj aparatoj, maskoj, gantoj.


El diversaj lokoj kaj armeoj en la tuta lando 346 medicinaj taĉmentoj kun 42 600 kuracistoj kuris al la provinco Hubei; 10 teamoj plej pinte akademiaj batalis en la fronto; kaj preskaŭ dekono de ĉefaj kuracistoj por gravaj malsanoj en la lando estis senditaj al lokoj, en kiuj troviĝis danĝero. Por savi vivon ĉiuj plej bonaj rimedoj estis uzataj.


Por vivo: ne konsideri koston


La vivo pli pezas ol la montaro Taishan. Ĉinio diras tiel kaj faras tiel.


Por efike regi la epidemion Ĉinio suferis gigantan perdon en ekonomio: de februaro ĝis majo la financa enspezo reduktiĝis respektive je 21,4%, 26,1%, 15% kaj 10%.


“Sunbrilo” estas la plej bona “desinfektado”


Por protekti la rajtojn de la civitanoj Ĉinio faris specialan esploradon kaj zorgeman konsideradon kontraŭ la epidemio.


Ĉinio iniciate aplikis inteligentan teknologion “dudimensia kodo por sano”. Ĝi fariĝas bona helpanto por eviti krizon, kaj ĉie facile uzeblas.


Komuna sorto: internacia kunlaboro kontraŭ epidemio


Junie de la kuranta jaro la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj aprobis la rezolucion prezentitan de Ĉinio “Akcelo de Kunlaboro kaj Kungajno en la Kampo de Homaj Rajtoj”. La rezolucio alvokas formi novtipajn internaciajn rilatojn surbaze de reciproka respekto, justeco, senpartieco, kunlaboro kaj kungajno, emfazante dialogon kaj kunagadon en la kampo de homaj rajtoj kaj dividante bonajn farmanierojn kaj spertojn, kiuj povas akceli kaj protekti homajn rajtojn.


En la 18an de majo la 73a Monda Prisana Videkunveno inaŭguriĝis. Tie Ĉinio promesis, ke se vakcino kontraŭ la viruso estos elesplorita en Ĉinio, ĝi estos uzata por ĉiuj kiel tuttergloba publika produkto.


Ĉinio, granda respondechava lando, same kiel antaŭe faros sian senlacan penadon por protekti la diversajn rajtojn de la popolo kaj senhalte antaŭenigi la aferon de homaj rajtoj.


 





 












Dividu