Pompeo kaj liaj similaj fariĝas politikaj kanajloj

Ĝoja Publikigita: 2020-07-29 22:00:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe Mike Pompeo, usona ŝtatsekretario, Christopher Wray, direktoro de Federacia Buroo de Enketo, Robert O’Brien, prezidenta konsilanto pri nacia sekureco, kaj aliaj usonaj politikistoj en sia kontraŭĉiniaj prelegoj senkaŭze kalumniis, ke Ĉinio “ŝtelis” usonajn intelektajn proprietojn, kaj atakis, ke ĉinaj lernantoj kaj laboristoj en Usono havis malpurajn celojn. Eĉ lastatempe pro tio Usono fermis la ĉinan ĝeneralan konsulejon en Houston, kio serioze damaĝis la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

Estas mokinde, ke Pompeo kaj liaj similaj usonaj politikistoj publike fieris pro sia lerteco en "mensogo, trompo kaj ŝtelo", senbride per spionoj ŝtelis sekretojn, per ĉiu ebla rimedo bremsis scienc-teknikan disvolvon de aliaj landoj, kaj iliaj tiaj agoj jam estas fifamaj. Nun ili tamen ŝajnis esti vunditoj kaj faris falsan kontraŭakuzon al Ĉinio. Vere komika! Kiel diris kelkaj personoj, Pompeo kaj liaj samspeculoj ne havas bazlinion kaj jam estas plene politikaj kanajloj.
Fakte ne estas freŝe, ke usonaj politikistoj troigis la absurdaĵojn tiel nomatajn, ke "Ĉinio ŝtelis intelektajn proprietojn" kaj "ĉinaj spionoj penetris la usonan socion". Ili recitis la malnovajn vortojn, ĉiam atakis Ĉinion per famoj, intence "politikigis" kaj "ideologiigis" protekton de intelektaj proprietoj, eĉ ligis tion kaj malican atakon al la ĉina reganta partio kaj pavimis la vojon por ĉiuflanke eskaladi politikojn kontraŭ Ĉinio.
Tamen ili donis neniun fidindan ateston, tial ili estas vaste suspektitaj kaj kritikitaj de amaso da sagacaj homoj. Post kiam Usono subite postulis fermon de la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston, multaj usonaj amaskomunikiloj montris, ke la kialo, ke "Ĉinio ŝtelis intelektajn proprietojn", estas suspektata kaj tiu ĉi ago de la usona registaro celas nur altiri atenton de enlandaj popolanoj pri sia manko kaj malsukceso kontraŭ la epidmeio kaj fari sensacion por la ĝenerala elektado.

Oni rimarkis, ke multaj ĉinaj lernantoj en Usono lastatempe estis senkaŭze minacataj, ekzamenataj de Usono, eĉ malliberigataj kaj persekutataj pro "spionado", ankaŭ normalaj scienc-esploraj programoj estis haltigitaj de Usono sen iu ajn kialo. Pompeo kaj liaj similaj intencas nigrigi Ĉinion, malbeligi ĉinan ŝtatan figuron kaj misgvidi la konon de la usona socio pri Ĉinio por interrompi interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter Usono kaj Ĉinio kaj tiel "tranĉi ligilon" inter Usono kaj Ĉinio. La intenco estas malica!

En la dua tagdeko de junio Marco Polo sub la Instituto Paulson publikigis raporton montrante, ke ĉinaj universitatoj trejnis preskaŭ trionon da rilataj talentuloj al usonaj esploraj institutoj, kaj la progresinteco de Usono en la mondo sur la kampo de artefarita intelekto strikte rilatas al ĉina provizado de talentuloj. Li Cheng, estro de John Thornton China Center sub Instituto Brookings intervjuate diris, ke la du landoj profitas de la striktaj kontaktoj ekonomiaj, komercaj kaj kulturaj inter si, kaj la usona ekonomio kaj vasta popolamaso ne povas elteni baton kaj influon el "senligilo" de Ĉinio.
Fakte, Ĉinio jam estas monde granda lando de kreivo kaj intelekta proprieto, ankaŭ la ĉefa akcelanto de disvolvo de monda intelekta proprieto. Aparte en la ŝlosila tempo, kiam la tutglobo batalas kontraŭ la epidemio, Ĉinio havas monde progresintan nivelon en esploro kaj ekspluato de vakcinoj kun sendependa intelekta proprieto, kaj promesis provizi vakcinojn kiel publikajn produktojn al la mondo post sukcesa esploro kaj ekspluato. Do kun kia pulmoforto usonaj politikistoj kaluminiis, ke Ĉinio "ŝtelis" fruktojn de vakcina esploro kaj ekspluato?


Dividu