Forta voĉo el “ĉinaj opinioj” kiu firme subtenas plurflankismon

xiong linping Publikigita: 2020-07-29 22:34:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) devas fariĝi nova platformo, sur kiu la membroj kune disvolviĝas kaj formas la sortkomunumon de la homaro.” La 28an de Julio en la malfermo de la 5a videa jarkunveno de la Konsilio de AIIB la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping donis tian aserton, kaj samtempe li prezentis kvar proponojn por la organizaĵo. Nun la nova kronvirusa epidemio ankoraŭ sovaĝas en la mondo, kaj la internacia ekonomio ankaŭ frontas al seriozaj cirkonstancoj. Tiam “ĉinaj opinioj” prezentas sin kiel fortan voĉon, kiu firme subtenas plurflankismon.
  
Nuntempe, influate de la kronvirusa epidemio, la tutmondaj komerco kaj investo grandmezure malkreskas, kaj plurflankismo frontas al pli grandaj bato kaj defio. Kiel financa institucio plurflankisma AIIB jam trapasigis 4 jarojn. En tiu tempo AIIB faris bonajn meritojn. Xi Jinping diris: “La rondo de amikoj pli kaj pli grandiĝas, bonaj kompanoj pli kaj pli multiĝas, la kvalito de kunlaboro pli kaj pli altiĝas.”Tio estas nova aspekto de AIIB.

Ĝuste kiel Xi Jinping diris, AIIB jam akceptis 87 projektojn kaj favoris 24 ekonomiunuojn. Ĝia investa sumo atingis preskaŭ 20 miliardojn da usonaj dolaroj. Por respondi al la pandemio AIIB speciale establis fonduson kontraŭ krizo. AIIB ĉiam laŭiras sian vojon, t.e. “ne forgesi la komencan ideon”

La kvar proponojn prezentitajn de prezidanto Xi Jinping pri la estonta evoluado la estro de pola ĝenerala konsulejo en Ŝanhajo, Sylwester Szafarz, komplete konsentis. Li opiniis, ke tiuj proponoj utilas solvi tutterglobajn problemojn nun alfrontatajn de la mondo, kaj ke ili estas subtenataj de ĉiuj membroj de AIIB, interalie de Pollando.

“Ĉinio konsekvence subtenas kaj praktikas plurflankismon kaj kune kun diversaj landoj serĉas disvolviĝadon surbaze de la spirito de malfermo, kunlaboro kaj kungajno.” Ĉinio daŭrigos sian penadon por akceli revigliĝon de la tutmonda ekonomio, fari kontribuon por daŭripova disvolvo kaj enŝovi novan movforton en la formadon de la homara sortkomunumo.

Dividu