Kion Usono prikalkulas post troigo de malvarma milito

xiong linping Publikigita: 2020-07-30 16:50:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo faris paroladon en la Biblioteko Nixon en Kalifornio. Li faris kompletan kaj radikalan neadon pri la internaj politikoj kaj diplomatio de Ĉinio, malhonoris Ĉinion kaj la Komunistan Partion de Ĉinio per senbazaj vortoj kaj ideologia antaŭjuĝo, kaj provokis sentojn malami Ĉinion. Liaj vortoj estas priskribitaj de multaj usonaj amaskomunikiloj kiel “nova proklamo de malvarma milito”. La rilateco inter Ĉinio kaj Usono estas konsiderata kiel la plej grava duflanka interligiteco en la mondo, sed areto da usonaj politikistoj kun Pompeo kiel reprezentanto foje kaj refoje, senbride, detruas la ĉina-usonan rilatecon. Kia intenco efektive kaŝiĝas en tio?

De 2017 la usona registaro energie praktikas unuflankismon kaj protektismon: unuflanke ĝi retiris sin el multaj internaciaj organizaĵoj kaj, aliflanke, malbonintence provokis komercan konflikton kontraŭ Ĉinio. Sed ĝi ne vidis la efikon antaŭsupozitan en serio da malbonaj artifikoj. Kontraŭe, kiel la due granda ekonomiunuo en la mondo, Ĉinio senĉese progresas ĉu en la perfektiĝo de produkta ĉeno, ĉu en la pliboniĝo de ekonomia strukturo. La pozicio de Ĉinio en la monda komerco jam ne estas ŝancelebla. Klare do, la prikalkulo de Usono lanĉi komercan militon estas erara.

2020 estas neordinara jaro, en kiu la nova kronvirusa epidemio disvastiĝas tra la mondo, kaj sennombraj vivoj estas englutitaj de ĝi. Por respondi la epidemion Ĉinio en la unua tempo raportis la viruson al la Monda Organizaĵo pri Sano kaj la unua dividis kun ĉiuj landoj informojn pri la viruso. Ĉinio liveris grandan kvanton da kontraŭepidemiaj materialoj kaj donis siajn ĉi-rilatajn sperton al la mondo. Sed iuj usonaj politikistoj pensas nur pri malvarma milito kaj ludo je nula sumo, ĉar ili ne volas fronti al la defioj, kiujn alportis la pandemio. Kaj cetere, ili freneze forĵetas la devon sur Ĉinion kaj la Mondan Organizaĵon pri Sano. Ĝuste pro tio en Usono la pandemio elvolviĝas pli kaj pli furioze.

Oni povas antaŭvidi, ke, kun akriĝo de la epidemio kaj alproksimiĝo de la usona elektado, usonaj politikistoj, kiuj kutime metas partiajn interesojn kaj elektan politikon sur la unuan lokon, nepre intensigos la “forĵeton, per siaj sintezaj fortoj provokos kontraŭstarajn sentojn en la internacia komunumo, kaj troigos la atmosferon de malvarma milito. La interesojn kaj bonojn tamen ili neniam prenas en sian konsideron.

Dividu