Alienaj Pompeo kaj liaj similuloj subpremas ĉinajn entreprenojn misuzante “ŝtata sekureco”

xiong linping Publikigita: 2020-07-31 21:39:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo faris paroladon en la Biblioteko Nixon en Kalifornio. Refoje li kalumniis la ĉinan teknikan entreprenon Huawei, ke ĝi estas “minaco al la ŝtata sekureco de Usono”, kaj senprudente asertis, ke ĉinaj entreprenoj “ne serĉas profitojn”. Antaŭ tio ankaŭ Christopher Wray, la estro de la usona Federala Buroo de Esplorado, kaj William Barr, la usona ministro de justico, faris similan kalumniadon pri ĉinaj entreprenoj. Verŝajne, en la okuloj de iuj usonaj politikistoj aliencaj, “ŝtata sekureco” estas korbo, en kiun ili povas meti ĉion, kion ili volas. En tio oni povas vidi, ke Usono estas tirano, kiu agas hegemonie kaj malobservante la merkatajn regulojn.

Kial Pompeo kaj lia kliko prenas “ŝtata sekureco”por mensogi la mondon? Ĉar ili entute ne havas atestojn. Ni prenu Huawei kiel ekzemplon: ĝi estas la plej granda provizanto de telekomunikaj ekipaĵojn en la mondo; la pasintajn 30 jarojn ĝi establis pli ol 1 500 ret-staciojn en pli ol 170 landoj kaj regionoj, servante al 228 el la 500 potencaj entreprenoj en la mondo kaj al 3 miliradoj da homoj, sed dum tio neniam okazis ret-sekureca evento tia, kia estis “Snowden” aŭ “Wikileaks”. Kial usonaj politikistoj senpacience fabrikis akuzojn kontraŭ ĉinaj entreprenoj per “minaco al ŝtata sekureco”? Ĉar ili havas la penson pri ludo je nula sumo kaj la antaŭjuĝon de ideologio. Ili ne volas, ke ĉinaj entreprenoj antaŭas iliajn teknologie. Tio igas la mondon vidi, kiel timemaj kaj malicaj estas Pompeo kaj lia kliko, kaj kiel hipokrita kaj despota estas ilia “libera konkurenco”.

Estas mokinde, ke, en la 29a de julio, kiam okazis aŭd-kunveno de la usona Kongreso, ĉefadministrantoj de la tri usonaj teknikaj kompanioj faris pridemandon al ili, “ĉu Ĉinio ŝtelis teknikojn el usonaj entreprenoj aŭ ne”, ili simple esprimis “ne trovi atestojn”.

Ĉinio, evoluanta granda lando, amas pacon kaj neniam meminiciate provokas eventon. Ĝi ĉiam regas sin en maksimuma sindeteno. Sed kiam ĝi estas malbonintence atakita, ĝi nepre faros kontraŭagojn. Se Usono agas tirane kaj senprudente kontraŭ Ĉinio, Ĉinio certe kaj absolue donos reagon kontraŭ ĝi.

Dividu