Laŭleĝa prokrasto de honkonga elekto enkorpigas preni la popolon kiel la plej gravan

Ĝoja Publikigita: 2020-08-01 19:51:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe ĉefo de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam Cheng Yuet-ngor deklaris prokrasti elekton de la 7-a Leĝdona Konsilio pro la severa situacio de la kronvirusa epidemio. La ĉina centra registaro esprimis subtenon al la decido, laŭleĝe farita de la administracia ĉefo laŭ interesoj de la publiko kaj honkonga reala situacio.

Tio estas la neordinara ago en la tre neordinara tempo laŭ leĝo, montras, ke la HSAR prenas la popolon kiel la plej gravan, metas la sanon kaj sekurecon de honkonganoj en la unuan lokon, la decido konformas al internacia kutima agmaniero, povas protekti la vivojn kaj sanon de honkongaj loĝantoj, ankaŭ garantii sekurecon, justecon kaj senpartiecon de la elekto.

Komence de julio reeksplodis la kronvirusa epidemio en Honkongo, tial frue bremsi propagiĝon de la epidemio estas la plej grava kaj la plej urĝa tasko de Honkongo. Nun ekzistas kontinua recesiva ĉeno en honkongaj komunumoj kaj ankoraŭ estas alta la risko de grandskala eksplodo. Pro tio laŭplana elekto nepre kaŭzos amasiĝon de granda nombro da homoj kaj proksimajn kontaktojn, kio pluapaŝe intensigos disvastiĝon de la epidemio.

Fakte lastatempe Honkongo jam suferis similan lecionon. Multaj signoj montras, ke la sinsekvaj kontraŭleĝaj manifestacioj kaj tiel nomata “unua elekto” de honkonga opozicio rekte rilatas al la nuna abrupta intensiĝo de la epidemio en Honkongo. Lastajn tagojn la honkonga komunumo esprimis fortan kondamnon pri tio kaj sinsekve alvokis prokrasti la elekton kaj esperis fari la elekton kiam sekureco de la publiko kaj justeco kaj malpartieco estos garantiataj.

Estas menciinde, ke pro publiksana krizo prokrasti elekton de leĝdona konsilio havas bazon leĝan kaj racian. Laŭ la 241-a ĉapitro de honkonga leĝo Regularo pri Urĝaj Statoj, administracia ĉefo kaj administracia konferenco rajtas ellabori iu ajn regularon konforman al interesoj de la publiko en situacio urĝa aŭ damaĝanta sekurecon de la publiko laŭ ilia opinion. Ĝuste pro tiu ĉi regularo la ĉefo kaj administracia konferenco faris la decidon prokrasti la elekton de la 7-a Leĝdona Konsilio je unu jaro por eventi riskon de disvastiĝo pro amasiĝo de granda nombro da homoj.

Ankaŭ tio estas la kutima agmaniero de la internacia komunumo. Laŭ statistiko de rilata organizo ĝis la fino de julio en la tuta terglobo almenaŭ 70 landoj kaj regionoj prokrastis elekton pro la epidemio.

Sub la tre urĝa situacio de la epidemio la honkonga registaro laŭ la spirito de alta respondeco al vivoj kaj sano de loĝantoj laŭleĝe faris la elekton. Tio konformas al la volo de la popolamasoj, estas racia kaj laŭleĝa kaj enkorpigas respekton al scienco. La decido ne influos normalan funkciadon de organoj de la HSAR, nek damaĝos demokratian rajton kaj liberecon de honkonganoj.

Dividu