Pli da publikaj varoj kiel BeiDou estas bonvenaj

Kane Publikigita: 2020-08-03 18:42:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Navigad-Satelita Sistemo BeiDou de Ĉinio estis kompletigita kaj oficiale malfermita al la tuta mondo kiel publika varo lastatempe post la konstruado de pli ol 20 jaroj.

La navigad-satelita sistemo estas nomata per BeiDou, la Granda Ursino. Laŭ la ĉina antikva legendo, la sep steloj de la Granda Ursino prezentas lumon, montrante direkton al vojaĝantoj dum nokto kiel artefarita lumturo.

En sia komenco la sistemo BeiDou liveris servojn al la azi-paficika regiono. En Birmo, 70% de kiis loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo, kaj la sistemo liveris al la lando datumojn pri arbarkulturo kaj tera planado. En Kamboĝo la datumoj de BeiDou estis uzataj por distribuado de taksioj. En Tajlando kaj Laoso la datumoj ludis gravan rolon en disvolvado de preciza agrikulturo kaj monitorado de plantmalsanoj kaj fiinsektoj. La aliĝo de BeiDou plifortigos la Tutmonda Navigad-Satelitan Sistemon por liveri al tutmondaj klientoj pli altkvalitajn servojn. La novaĵa kanalo Francio 24 nomas la sistemon BeiDou la Kosma Silkvojo.

BeiDou estas malfermita platformo kaj povas realigi akordigon kaj kunlaboron kun la usona Tutmonda Loktrova Sistemo, la rusa satelita Glonas, kaj Galilejo de la EU. Ĝi jam atingis kongruecon de civilaj signaloj kaj interfunkciigeblecon kun la usona Tutmonda Loktrova Sistemo

Dividu