“Duoble cirkla ekonomio” de Ĉinio rebatas aserton pri dekrociĝo

Pluveta Publikigita: 2020-08-03 21:02:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe opinisondo de la ĉina Komerca Ministerio montris, ke 99,1% de alilandaj entreprenoj daŭrigos siajn investadon kaj komercon en Ĉinio. Estroj de 10 alilandaj entreprenoj klare diris, ke ili fidas al la ĉina ekonomio. Kial tiuj entreprenoj havas grandan fidon al la ĉina ekonomio en la nuna situacio? Ĉar la ĉina ekonomio ne nur havas tenacecon kaj potencialon, sed ankaŭ senĉese vastigas spacon por sia disvolvado.

En la dua trimestro la malneta enlanda produkto kreskis per 3,2%, dum en la unua trimestro ĝi malkreskis je 6,8%. Tio montris, ke la paralela antaŭenigo de laboroj pri la epidemia regado kaj ekonomia disvolvado atingis gravan rezulton.

Tamen la ĉina registaro klare sciis, ke la ĉina ekonomio ankoraŭ alfrontas nestabilecon kaj necertecon. Tial ĝi emfazis rapide krei novan disvolvan strukturon de duobla cirklado de la ekonomio, nome enlanda cirklado kaj eksterlanda cirklado. “Duoble cirkla ekonomio” fariĝis furoraj vortoj kaj liveris strategian gvidon al la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio.

Donitaĵoj montris, ke por la nuna kaj la venonta periodoj la disvolviĝo de Ĉinio ankoraŭ troviĝas en la tempo de strategia oportuno kaj alfrontos novajn ŝanĝiĝojn de oportunoj kaj defioj. Ĉinio klopodos por plenumi jaran ekonomian celon, helpos renormaliĝon de la mondo ekonomio kaj antaŭenpuŝos tutmondiĝon.

Dividu