Estas tragedio por Usono malpermsi TikTok

Publikigita: 2020-08-04 21:58:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la novaĵo, ke Usono intencas per administra rimedo malpermesi ĉinan socian softvaron TikTok, vekis grandan diskuton en la internacia komunumo. La 3an de aŭgusto la usona gvidanto minacis en sia parolado, ke la socia softvaro TikTok devas esti vendita al Usono, alie ĝi estos malpermersita en la lando. Li aldonis, ke tiu ĉi transakcio pagos grandsuman makleraĵon al la usona fisko. La hegemoniaj rimarkoj tuj vekis vastajn kritikojn kaj kondamnon enlande kaj eksterlanda. Eksa konsilisto de la usona Ministerio de Justeco diris, ke la aserto de usona gvidanto estas senbaza en la kontraŭdumpinga leĝo. Iuj analizantoj diris, ke la komploto de usonaj politikistoj kaj interretaj magnatoj antaŭenpuŝis la politikan persekutadon, montrante la histerian animstaton de usonaj politikistoj provoki konfrontadon inter Usono kaj Ĉinio kaj malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio, kaj nudigante la hipokritecon de Usono en la tiel nomata “justa konkurenco”.

Fakte, Usono delonge celis la ĉinan aplikaĵon TikTok tre popularan en okcidentaj landoj, sed estis malfacile trovi ateston. Nun la usona flanko fine decidis malpermesi ĝin je la proteksto de nacia sekureco. La ago estas tre simila kun tiu kontraŭ alia ĉina teknologia kompanio Huawei.

La gazeto Forbes diris la 3an de aŭgusto, ke estas nepruvita la akuzo de la usona flanko, ke TikTok kolektis datumojn de la uzantoj kaj sendis ilin al la ĉina registaro. Fakte, ĉiuj sociaj softvaroj kolektas grandan kvanton da datumoj, kaj TikTok ne tiel agis pli ol aliaj usonaj softvaroj. Iuj okcidentaj analizantoj trafe montris, ke estas abomena intenco, ke Usono miksis politikan komploton kontraŭ Ĉinio kun sia serĉado de merkata monopoligo.

La subpremado de Usono sur ĉinaj entreprenoj montris, ke iuj usonaj politikistoj jam perdis sian racion en agado kontraŭ Ĉinio kaj tute iras kontraŭ la deklaro de la usona registaro pri revigligo de la ekonomio. Krome, TikTok forte allogas usonajn junulojn, kaj la malpermeso al ĝi perdigos al la usona registaro subtenon de la publiko.

Dividu