Politikigo de pandemio damaĝas tutan mondon

Kane Publikigita: 2020-08-05 19:57:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉefredaktoro de la prestiĝa medicina gazeto La Lanceto, Richard Horton, diris en sia artikolo lunde publikigita en la brita ĵurnalo The Guardian, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio okcidentaj politikaj rondoj gvidataj de Usono intensigis siajn atakojn al Ĉinio, kreante kondiĉojn por lanĉi novan malvarman militon. La artikolo emfazis, ke kontraste kun la kuraĝaj kontribuoj faritaj de ĉinaj sciencistoj por la monda komprenado de la epidemio, la akuzo kontraŭ Ĉinio ne nur reskribas la historion de la kronvirusa epidemio, sed ankaŭ pravigas la malsukceson de okcidentaj landoj.

Laŭ usonaj politikistoj, la plej grava politika tasko nun estas la ĝenerala elekto okazonta en novembro. Tial ili alprenas kontraŭĉinan sintenon en preskaŭ ĉiu logiko de rakontado, kaj plenforta klopodo por detrui la plej gravajn duflankajn rilatojn en la mondo fariĝis ilia plej ĉefa "politika ĝusteco”.

Fronte al la pandemio nevidebla en jarcento, tio, kio plej maltrankviliga estas, ke Usono, kies gvida rolo estis atendita por tutmonda kunlaboro kontraŭ la pandemio, manipulis per politikigo la situacion, difektante la fundamenton de internacia kunlaboro, kaj lasante la landon plej grave trafita de la pandemio. Nur en julio Usono raportis pli ol 25 000 mortojn rilatajn al la kronvirusa malsano.

Ankaŭ la ekonomia situacio en Usono grave devias de la deziro de la decidfarantoj pri rekomenco de la ekonomio. En la dua trimestro la usona ekonomio suferis la plej grandan recesion ekde 1947. La malneta enlanda produkto de Usono falis je 32,9% laŭ la jara procentaĵo.

Antaŭe, la Internacia Mona Fonduso publikigis la raporton Perspektivoj de la Monda Ekonomio, prognozante, ke ĉi-jare la malneta enlanda produkto de Usono falos je 8 procentpunktoj. Pro tio, ke Usono kiel la plej granda ekonomio de la mondo estas strikte ligita kun diversaj landoj ekonomie, la serioza recesio de la usona ekonomio certe kompromitos la komercon kaj industriajn ĉenojn de la mondo. Tio estos netaksebla "glavo de Damoklo" por la monda ekonomio kaj kapitalmerkato ĉe la rando de krizo.

Dividu