Rusa specialisto: Rusio ne oponos Ĉinion kune kun Usono

Pluveta Publikigita: 2020-08-06 13:36:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe iuj usonaj politikistoj proponis, ke Usono kaj Rusio kune oponu Ĉinio. Dmitry Suslov, vicdirektoro de Esplora Centro pri Eŭropaj kaj Internaciaj Aferoj sub la Nacia Universitato de Ekonomiko, diris intervjuate, ke Rusio ne akceptos la usonan proponon kaj ne ĵetos defion al Ĉinio.

Suslov diris, ke Rusio ne traktas Ĉinion kiel minacon. Rusio opinias, ke Ĉinio estas valorplena kunlabora partnero post la Suveta Periodo. La fortiĝo de Ĉinio ne estas minaco al Rusio.

La propono de Usono pri alianciĝo kun Rusio estas limigita de la landinterna politiko de Usono. En Usono estas forta komuna opinio pri opono kontraŭ Rusio, tial la intimiĝo inter la usona registaro kaj Rusio estos oponata de la kongreso.

Suslov diris, ke Rusio devas klare vidi la veran intencon de Usono pri alianciĝo kun Rusio kaj refuzi ĵeti defion al Ĉinio kune kun Usono.

Dividu