Kiu profitos de retiriĝo de usonaj trupoj el Germanio?

Publikigita: 2020-08-06 19:26:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe Usono anoncis, ke ĝi retiros preskaŭ 12 000 armeanojn el Germanio, kaj ĉirkaŭ duono de ili estos transigitaj al Belgio, Italio, Britio kaj aliaj eŭropaj membroj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) kaj la ceteraj estos rehejmenigitaj. Usono ankaŭ aldonos trupojn al landoj de la Balta Maro. La usona decido estigis maltrankvilon kaj malkontenton de Germanio. Ankaŭ Rusio konsideras la usonan agon malamika. Krome, tio kaŭzis diskutojn ankaŭ en Usono.

Germanio, iam kiel la fronto de la konfrontado inter Usono kaj Sovetio dum la mlavarma milito kaj la lokomotivo de la eŭropa ekonomio, okupis granvan strategian pozicion, kaj ĝuste pro tio Usono aranĝis tiel multajn trupojn en la lando, kun la eŭropa komandejo kaj la afrika komandejo en Stuttgart, sudokcidenta Germanio. Tial Germanio estis rigardata kiel unu el la plej gravaj usonaj aliancanoj en Eŭropo.

La novaĵoj pri la retiriĝo surprizis la germanan registaron kaj la publikon. Post kiam la plano estos efektivigita, la germana ekonomio estos trafita unue. En la malgranda urbo Grafenwoehr en sudorienta Germanio estas nur malpli ol 7 000 loĝantoj, sed tie estas postenigitaj 11 000 usonaj soldatoj. La Internacia Mona Fonduso prognozis, ke pro la pandemio, la germana ekonomio malkreskos je 7,8% ĉi-jare. La retiriĝo de usonaj soldatoj alportos negativan influon al la loka ekonomio kaj plialtigos la senlaborecon.

Surface, Pollando povas atingi la strategiajn celojn de la registaro per la akcepto de usonaj trupoj. Sed militaj fakuloj dubis, ĉu Pollando vere fariĝos pli sekura, se la fendo en NATO profundiĝos? Personoj el la usona armeo atentigis, ke Pollando ankoraŭ devas subskribi kun Usono interkonsenton pri defenda kunlaboro, ĉar la divido de militaj elspezoj ankoraŭ ne estis fiksita.

Dividu