Ĵeto de respondeco sur alian fare de usonaj politikistoj jam ne povas gajni subtenon

Pluveta Publikigita: 2020-08-06 21:26:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 4an de aŭgusto ĉefredaktoro de la prestiĝa medicina gazeto La Lanceto, Richard Horton, diris en sia artikolo publikigita en la brita ĵurnalo The Guardian, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio okcidentaj politikaj rondoj gvidataj de Usono intensigis siajn atakojn al Ĉinio, kreante kondiĉojn por lanĉi novan malvarman militon. La artikolo emfazis, ke kontraste kun la kuraĝaj kontribuoj faritaj de ĉinaj sciencistoj por la monda komprenado de la epidemio, la akuzo kontraŭ Ĉinio ne nur reskribas la historion de la kronvirusa epidemio, sed ankaŭ pravigas la malsukceson de okcidentaj landoj.

La artikolo de Horton montris la fakton, ke ĵeto de respondeco sur Ĉinion fare de usonaj politikistoj jam estas travidebla por la tuta mondo. Krom tio tiuj usonaj politikistoj havas nenian rimedon alfronte al la serioza epidemio kaj la premo de elektado.

Post eksplodo de la epidemio diverslandaj sciencistoj senĉese pruvis, ke estas falsa la aserto, ke la nova kronviruso “devenas”de laboratorio en Ĉinio”.

Lastatempe la monda aŭtoritata akademia periodaĵo Scienco publikigis intervjuon kun Shi Zhengli, esploristo de Wuhan-a Instituto de Virusologio. En la intervjuo Shi malkaŝe diris: “Trump diris, ke kronviruso estas lasita el nia instituto, kio tute iras kontraŭ faktoj. Li ŝuldas al ni pardonpeton.”

Nun diversaj landoj en la mondo havas la komunan taskon batali kontraŭ epidemio kaj akceli ekonomian reprosperiĝon. Unuiĝo kaj kunlaboro estas plej fortaj armiloj. Kiel grandaj landoj Ĉinio kaj Usono devas preni sur sin la respondecon. Usono devas ĉesi kalumnii Ĉinion kaj reveni al la vojo de kunlaboro.

Dividu