Ĉu makulaj usonaj politikistoj rajtas paroli pri “pura reto”?

Kane Publikigita: 2020-08-07 21:05:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo merkrede anoncis efektivigi planon pri “pura reto” je la preteksto de nacia sekureco, intencante forigi influon de ĉinaj firmaoj en la kvin kampoj de funkciigistoj, aplikaĵaj kutikoj, aplikaĵoj, nubservoj kaj retkablo. En la sekva tago la usona gvidanto subskribis administran ordonon pri efektivigo de restriktoj kontraŭ ĉinaj entreprenoj pri sociaj komunikiloj. Nun en la 21a jarcento, Pompeo kaj similaj politikistaĉoj intencas tiri la “feran kurtenon de teknologio” por ekskluzivi Ĉinion el la mondo de informadika teknologio kaj akceli kompletan malkupliĝon de Ĉinio, kio estis vaste kritikita kaj kondamnita en la internacia komunumo.

Iuj vaŝingtonaj politikaj frenezuloj senbride teksis akuzojn, asertante, ke ĉinaj entreprenoj pri informadika teknologio endanĝerigas la nacian sekurecon de Usono. Sed krom ripetitaj mensogoj, ili povas montris neniun veran ateston. Pompeo plenforte antaŭenpuŝas la planon pri “pura reto” kun la kaŝita celo fari politikan persekuton kontraŭ Ĉinio. Faktoj pruvis, ke multaj ĉinaj entreprenoj enigitaj en la liston de usonaj sankcioj liveras fidindajn teknologiojn kaj produktojn, kaj neniam estis implikitaj en okazaĵoj similaj al la viki-likado de Snowden. Kontraste kun Ĉinio, Usono fojfoje etendis sian nigran manon al diversaj landoj, inkluzive de siaj aliancanoj.

En la nuna epoko de tutmondiĝo, la intenco de Pompeo kaj liaj similuloj sufoki ĉinajn entreprenojn pri informadika teknologio estas kondamnita al malsukceso. Unuflanke, la ĉina telekomunika industrio rapide disvolviĝas, kaj Ĉinio estas avangarda tutmonde en la kampo de la kvina-generacia komunika teknologio. Aliflanke, la grandega merkato de Ĉinio liveras vastan terenon por disvolvado de informadika teknologio de diversaj landoj kaj kreas grandajn komercajn ŝancojn. Ĉu iu jan firmao volus preterlasi tiel grandan merkaton kaj valorajn ŝancojn? Tial Usono povas nur sin izoli de la mondo, sed absolute ne povas disigi Ĉinion de la tuta mondo.

La monda tendenco de malfermo kaj interkonekto estas nerezistebla. La kalkuloj kaj ruzaĵoj de Pompeo, la plej malkompetenta ŝtatsekretario en la historio de Usono, havas neniun alian rezulton, ol perdigi al li la vivon. La tiel nomata plano pri “pura reto” estas nur ridindaĵo kreita de li.

Dividu