Nepre fiaskos sankciumaj ludoj ludataj de usonaj politikistoj

xiong linping Publikigita: 2020-08-09 18:52:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 7an de aŭgusto la usona financa departemento proklamis apliki tiel nomatajn sankciojn al pluraj respondeculoj de la ĉina registaro el instancoj en Honkongo kaj al funkciuloj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR). Refoje Usono, post sia akcepto de “Akto pri Honkonga Aŭtonomeco”, sub la mantelo de “libereco” krude intervenas en honkongajn aferojn kaj internajn aferojn de Ĉinio, senskrupule tretas la internacian juron kaj la fundamentan principon de internaciaj rilatoj. La mondo jam klare trovis, kiel tiuj usonaj politikistoj, kiuj deziras nur vidi la mondon droni en ĥaoso, povus prizorgi la rajtojn kaj liberecon de la honkongaj civitanoj. Ilia celo, evidente, estas nenio alia ol apogo al tiuj homoj, kiuj kontraŭstaras Ĉinion kaj malordigas Honkongon. La intenco de tiuj usonaj politikistoj, detrui la principon de “unu lando, du sistemoj” kaj reteni la disvolvadon de Ĉinio, estas malica. Ilia ridinda prezentado kvazaŭ de klaŭnoj estas destinita al fiasko.

De kiam publikiĝis la Leĝo pri Nacia Sekureco en Honkongo, iuj usonaj politikistoj ja minacis fari sankciojn al ĉinaj oficialuloj. Tiam Carrie Lam, ĉefadministranto de HSAR, donis respondon al tio: “Mi ne havas posedaĵon en Usono, nek aspiras alveni al Usono.” Ŝi diris ankaŭ, en la nomo de la kolegoj, kiuj estis fiksitaj de Usono kiel sankciotaj objektoj, ke ili “ timas nenian minacon”. Kaj ankaŭ Luo Huinin, direktoro de la Komunika Oficejo de la Popola Centra Registaro en Honkongo, diris: “Mi havas neniujn aktivojn en eksterlando. Ĉu ‘sankcioj’ ne estus vanaj?”. Iliaj sankcioj do efikos sur nenion. Kaj tio estas vere granda moko por tiuj usonaj politikistoj.

Fakte, la personoj enskribitaj de Usono en la nomliston ĝuste estas tiuj, kiuj faris indajn aferojn por la lando kaj Honkongo. Ili plenumis sian noblan devon gardi la sekurecon de la lando, protekti la vivon kaj la bonon de 1,4-miliardaj popolanoj de Ĉinio, kiuj ampleksas 7,5-milionajn civitanojn de Honkongo.

Estas klare, ke iuj usonaj politikistoj tute ne volas vidi boniĝon de Honkongo. Ili eĉ ne konsideras la interesojn de pli ol 1 300 usonaj entreprenoj kaj de 8 500 usonanoj en Honkongo. Por atenci la principon de “unu lando, du sistemoj” ili malhelpas la disvolvadon de Ĉinio.

Sed iliaj agoj ne timigos la ĉinan popolon, kaj tio, kontraŭe, igas la internacian komunumon pli klare vidi ilian malican celon. Tiuj homoj, por siaj propraj interesoj, prenas Honkongon kiel ŝakpecon, senhalte kreante malordon, damaĝante la interesojn de la dulandaj popoloj, kaj metante la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono en tre danĝeran situacion. Ĉinio absolute ne lasos al areto da usonaj politikistoj fari fuŝadon, kaj iliaj “sankcioj” estos destinitaj al fiasko.

Dividu