BBC denove ruinigas sian reputacion

Lucia Publikigita: 2020-08-10 21:31:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la estro de la Informa Fako de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio prezentis seriozajn demarŝojn al tiu raportisto de la Brita Brodkasta Korporacio, kiu, restante en Pekino, ellaboris kaj elsendis falsan novaĵon pri Xinjiang.

La 4an kaj 6an de aŭgusto la retejo de la Brita Brodkasta Korporacio publikigis raportaĵon pri Xinjiang, kiu estis skribita de raportisto John Sudworth en Pekino. Sed la raporto estis skribita nur laŭ videaĵoj kaj mesaĝoj de iu drogomaniulo, kaj ĝi nature estas falsa, ne konforma al la fakto. La agado forte malobservas profesian etikon kaj serioze misgvidas ricevantojn.

La Brita Brodkasta Korporacio estas la plej maljuna publika brodkasta institucio en la mondo. Ĝia unua ĝenerala direktoro John Reith starigis ĝin celante nuligi ĉiujn sensaĝecon, nesciecon, kaj suferojn, kaj tiu ideo reduktiĝas al Reithianismo. La celo ne nur estas ĝenerale subtenataj de ĝiaj laborantoj, sed ankaŭ ĝuas reputacion en la mondo. Sed bedaŭrinde, la nuna institucio jam malobservas sian idealon, kaj ĝi eĉ komencas fari falsajn novaĵojn.

En la jaro 2018 la Brita Brodkasta Korporacio faris seriojn da dokumentaj filmoj pri falsaj novaĵoj kaj diris, ke la tuta mondo alfrontas problemon pri falsaj novaĵoj, kiuj profunde influas nin por koni la tutan mondon. En la filmoj la falsaj novaĵoj ĝenerale venas el Afriko kaj Azio, sed ĝi ne menciis Brition kaj aliajn eŭropajn landojn.

La 23an de oktobro de la pasinta jaro, brita polico trovis 39 kadavrojn en industria parko. Tiam la Brita Brodkasta Korporacio ignoris la enketon pri la fakto kaj raportis ke la 39 viktimoj estas neleĝaj enmigrintoj el Ĉinio. Sed post unu semajno, la enketa rezulto diris, ke ili ĉiuj estas vjetnamaj civitanoj.

La libro “Fabriko de falsaj novaĵoj” eldonita januare ĉi-jare montras, ke nuntempe pli kaj pli multaj homoj ne plu kredas raportojn de la Brita Brodkasta Korporacio.

Serĉado kaj parolado pri vero estas devo de amaskomunikilo, sed bedaŭrinde la Brita Brodkasta Korporacio jam forgesas sian originan idealon.

Dividu