Kunlabora partnero aŭ konkurenca rivalo?

xiong linping Publikigita: 2020-08-10 22:47:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28an de marto, depost la eksplodo de la epidemio, la unua ĉina-eŭropa trajno ekveturis de Wuhan, Hubei, kun kontraŭepidemiaj materialoj kaj vivnecesaĵoj urĝe bezonataj, al Germanio, Francio, Hungario, Ĉeĥio, pollando kaj aliaj eŭropaj landoj. Donitaĵoj montras, ke en la unua duonjaro la nombroj de trajnoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) pliiĝis rimarkinde. Ili estis 5 122 trajnoj, do kreskanke je 36% kompare kun tiuj de la sama periodo en la pasinta jaro. Tio spegulas viglan progresiĝon de la ekonomia kaj komerca rilateco inter Ĉinio kaj EU, kaj ankaŭ pruvas, ke la rilateco inter Ĉinio kaj EU estas grava.

Ĉi-jare estas la 45-jariĝo de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU. Nuntempe la komerca sumo de Ĉinio kaj EU antaŭas tiun de aliaj. Ĉinio kaj EU estas la due grandaj komercaj partneroj, nur post Usono; EU estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio. La ĉiutaga komerca sumo inter Ĉinio kaj EU averaĝe superas unu miliardon da eŭroj.

Ambaŭ, Ĉinio kaj EU, dediĉas sin profundigi la ampleksan strategian partnerecon. Sed la starpunkto de EU rilate al Ĉinio estas kompleksa. En 2019 EU publikigis la politikan raporton “Respektivo de Strategio inter Ĉinio kaj EU”, kiu difinas Ĉinion kiel “kunlaboran partneron”, “intertraktan kunulon”, “ekonomian konkurencanton” kaj “konkuranton de reĝimo”. Pro tio, ke EU havas sintenon kompleksan, ĝi ofte prenas diversajn manierojn kontaktiĝi kun Ĉinio.

En politika reĝimo, ideologio, modelo de regado kaj aliaj flankoj Ĉinio kaj EU havas ja diferencon. Sed la kunlaboro estas pli ol la konkurenco. Ĉinio kaj EU ne estas rivaloj en la ŝtataj sistemoj, sed ĉiudirektaj partneroj. La du havas vaste komunajn ekonomiajn interesojn, kaj pro tio ne povas manki al ili kunlaboro.

Pri la rilatoj inter Ĉinio kaj EU Ĉinio ĉiam subtenas la procezon de la eŭropa integriĝo kaj esperas, ke EU disvolviĝos kaj potenciĝos, kaj ke ĝi ludos pli gravan rolon en internaciaj aferoj. La prosperiĝo kaj daŭripova kreskado de Ĉinio kaj EU estas intime ligitaj inter si. La du flankoj estas kunlaboraj partneroj, sed ne konkurencaj rivaloj.

Por kune respondi al tutterglobaj defioj, rezisti al kontraŭfluo de tutmondiĝo, Ĉinio kaj EU devas plifortigi kunlaboron, kune subteni plurflankismon, akceli ekonomian revigliĝon, kaj alporti bonon al la duflankaj popoloj.

Dividu