Usonaj politikistoj faras riskon sur problemo de Tajvano

xiong linping Publikigita: 2020-08-10 23:03:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de aŭgusto Alex Azar, usona ministro pri sano kaj publika servo atingis la regionon Tajvano, Ĉinio, kaj en la posta tago li intervidiĝis kun tajvanaj gvidantoj. Tio grave malobservas la spiriton de la tri komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono, la principon de unu Ĉinio. Pri la afero Ĉinio faras seriozajn demarŝojn. Iuj usonaj politikistoj, por la politika bezono de elektado kaj por la subpremo de Ĉinio, intence manipulas la temon pri Tajvano, kaj transdonas eraran signalon al secesiistoj de Tajvano, ja ludas kun fajro. Tio estas danĝera.

Ĉiuj scias, ke la principo de unu Ĉinio estas la politika fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Laŭ la tri komunikaĵoj, Usono agnoskas, ke la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro de Ĉinio, kaj kadre de tio la usona popolo tenas rilatojn kun la tajvana popolo en kulturo, komerco kaj aliaj neoficialaj aferoj. Ĉinio konsekvence oponas kontraŭ oficiala kontakto inter Usono kaj Tajvano.

Kiel usona altrangulo pri sano kaj publika servo, Alex Azar, sub la mantelo de “kontraŭepidemia kunlaboro”, vizitas Tajvanon. La vera intenco jam malkaŝiĝas. Sed ege mokinde, ke Usono, kiel lando en kiu la epidemio estas plej furioziĝanta en la mondo, tamen prizorgas pri la epidemio de Tajvano, kaj siaflanke la tajvanaj aŭtoritatoj de la Demokratia Progresa Partio prenas “strutan taktikon”. Tiuj du “malbonaj lernantoj” ja pretendas interŝanĝi inter si kontraŭepidemiajn spertojn. Ĉu tio ne estas mirindaĵo?

Evidente, la mondo bone vidas: la vizito de Azar al Tajvano ne celas diskuti pri la epidemio, sed pri politikaj aktivecoj. Ili intencas levi la tiel nomatajn rilatojn inter Usono kaj Tajvano, kuraĝigi la tajvanajn aŭtoritatojn serĉi “sendependecon” per la epidemio, kaj samtempe tiri profiton el la elektado.

Tajvano estas kerna intereso de Ĉinio kaj ankaŭ plej grava, plej sentema problemo en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Usonaj politikistoj, se ili ludas la “kartojn de Tajvano”, sendube plue ekscitas la kontraŭdirojn inter Ĉinio kaj Usono kaj donas pli grandan necertecon al la duflankaj rilatoj. Ni serioze avertas, ke usonaj politikistoj ne provoku la limon de Ĉinio, nek subtaksu la decidemon kaj la volon de Ĉinio defendi la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de la lando, kaj tuj ĉesigu ian ajn forman kontaktiĝon kun Tajvano. Ia ajn atenco al la kerna intereso de Ĉinio estos absolute rebatata de la 1,4-miliarda popolo de Ĉinio!

Dividu