Dono de reciprokaj sankcioj al usonaj personoj far Ĉinio estas justa kaj nepra

xiong linping Publikigita: 2020-08-11 21:15:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 10an de aŭgusto la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj proklamis, ke de tiu tago Ĉinio aplikas sankciojn kontraŭ 11 usonaj personoj, kiuj prezentis sin malbonaj ĉe la problemo de Honkongo. Tio estas rezoluta reago kontraŭ tio, ke antaŭ nelonge Usono proklamis fari sankciojn al 11 ĉinaj oficialuloj el instancoj de la Centra Registaro kaj el la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR). 11 kontraŭ 11, tio estas racia kaj prudenta, justa kaj nepra. El tio videblas, ke Ĉinio ne timas la minacon de Usono, kaj ke Ĉinio absolute protektas sian suverenecon kaj dignon.

Ke Ĉinio donas sankciojn al tiuj usonaj deputitoj kaj respondeculoj de neregistaraj organizaĵoj, tio estas reciproka reago. Ĉinio klare montras, ke ĉe gravaj problemoj koncernantaj la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de la lando, Ĉinio cedos nenion kaj neniom. Kiu ajn ne revu, ke Ĉinio forlasus siajn interesojn.

Ke Ĉinio prezentas siajn sankciajn rimedojn, tio estas justa reago por la demokratio de internaciaj rilatoj. Ellaboro de leĝoj rilataj al ŝtata sekureco estas justa rajto de ĉiuj landoj. La leĝo pri ŝtata sekureco en Honkongo kaj kompletigas perfektigas la leĝan sistemon kaj plenuman mekanismon pri ŝtata sekureco en Honkongo. Usono mem havas pli ol 20 leĝojn kaj regularojn por sekureco de sia lando, sed iuj usonaj politikistoj histerie kalumnias la leĝon pri ŝtata sekureco en Honkongo, kaj eĉ faris sankciojn kontraŭ respondeculoj el instancoj de la ĉina registaro en Honkongo kaj funkciuloj el HSAR, kaj tio estas nuda “duobla normo”

La leĝo pri ŝtata sekureco estas ĝenerale bonvenigata kaj subtenata de honkonganoj, kaj en Honkongo pograde manifestiĝas prospero kaj stabileco, sed pri tio tiuj usonaj politikistoj ne vekiĝis el sia sonĝo. Antagonismo al Ĉinio ne helpas Usonon, nek donas al ili kion ili volas. Iliaj faroj kaj agoj evidente trovas sin kontraŭ la popola volo kaj la monda tendenco. Se ili ne tuj retiras siajn manojn, ili nepre dronos en fiaskoj.

Dividu