Usonaj politikistoj estas pli kaj pli negitaj kaj forlasitaj de siaj aliancanoj

xiong linping Publikigita: 2020-08-12 21:12:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usono minacis retiri sin el la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), kaj tamen ĝi ankoraŭ provis konduki ties reformon. Pro tio Germanio kaj Francio antaŭ nelonge retiriĝis el la intertrakto pri tiu reformo interne de G7. kvankam la usonaj “reformaj opinioj” ankoraŭ ne malkovriĝis, tamen, laŭ okcidentaj funkciuloj bone informitaj, la usonaj postuloj estas tro “severaj”, eĉ tre “krudaj”. Estas klare, ke la fendo inter Usono kaj ĝiaj ĉefaj okcidentaj aliancoj plie profundiĝas. Politikistoj de Vaŝingtono provas hegemoniisme fari devigan ŝanĝon pri la plurflanke mastrumaj reguloj en la mondo, sed, evidente, tio ne eblas.

En la lasta monato la usona registaro oficiale sciigis al ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, ke ĝi en la 6a de julio, 2020, retiros sin el MOS. Sed nun, nur post okulturna momento, ĝi provis konduki la reformon de MOS. Unuflanke, Usono “forpuŝis” sian devon sur MOS, kaj aliflanke, ĝi intencas regi la estontecon de MOS. Ĉu tio ĉi ne estas hegemoniismo? Se ne, kio do ĝi estas?

Amaskomunikilo informis ke, sub la konduko de Usono, G7 interne jam faris preskaŭ 20-fojajn telefonajn interkonsiliĝojn tra kvar monatoj. Nun Germanio kaj Francio kolere retiris sin el la intertrakto. Kial? Tial ke usonaj politikistoj enŝovis tro da “politikaj privataĵoj”.

En la lastaj jaroj vaŝingtonaj politikistoj sur la internacia scenejo aspektas kiel sovaĝaj taŭroj, kiuj kurus sencele, kaj igas la mondon maltrankvila. Iliaj agoj jam vekis publikan indignon en la mondo, kaj eĉ ĉe siaj aliancanoj. Ili foj-refoje perfidas la virton, konsciencon kaj bonon, kiun la internacia komunumo posedas. Ili estas pli kaj pli negitaj kaj forlasitaj eĉ de siaj aliancanoj.

Dividu