Tagposttage ŝvelas ambicio de Pompeo kameleono esti prezidento

xiong linping Publikigita: 2020-08-13 20:49:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Mono kaj balotiloj fariĝas unika logiko de politiko, amaso da oportunistoj enŝteliĝis en la registaron. Nun en la diplomatia rondo de Usono: oportunistoj posedas regpotencon, dum fakuloj staras flanke.” Lastatempe, Mark Brzezinski, la filo de Zbigniew Brzezinski, usona fama diplomato, akceptis intervjuon de la Centra Komunikila Grupo, kaj tiam li malkaŝis la realon de la usona politika rondo. Inter tiuj oportunistoj Mike Pompeo, sendube, estas la plej fifama.

Kiel usona ĉefa diplomato, kiu dum pli ol du jaroj faris nenian meriton, Pompeo havas plurajn vizaĝojn: fronte al la furioziĝanta epidemio interne de la lando, li faris nenion por sia popolo, krom “forĵeti” sian devon kaj detrui kunlaboron; al la vasta protestado kontraŭ rasismo, li afektis esti surdamutulo, lasante “duoblan normon” sur ideologio larĝe funkciadi; al la socia krizo en la lando, li ne donis atenton, sed deturnis enlandan kontraŭdiron, por subpremi Ĉinion kaj peni gajni balotilojn por sia tendaro. Pro sia ambicio atingi la pinton de potenco, Pompeo kameleono krude tretas sub siaj piedoj la diplomatian devon, la ŝtatan reputacion kaj la interesojn de la popolo.

En la historio usonaj diplomatoj estis politikistoj, kiuj ĝenerale havis profesiajn sciojn kaj riĉajn spertojn. Usonaj diplomatoj, kiel Henry Alfred Kissinger, Brent Scowcroft kaj Zbigniew Brzezinski, iam konstruigis ponton kaj ponton kondukantan al kunlaboro inter Usono kaj la mondo, inter Usono kaj Ĉinio. Sed dolorigas nin, ke Pompeo kaj liaj tiauloj, kiuj havas nek profesiecon, nek konsciencon, ruinigis preskaŭ ĉiujn meritojn de siaj antaŭuloj. Ili masonis altan muron por obstrukci la interkomunikiĝon kaj interfluiĝon de la mondo.

Sed la historia fluo torentas ĉiam antaŭen. Se oni lasas al Pompeo kaj liaj similuloj, kiel oportunistoj, konduki la usonajn politikojn al erara direkto, la pezega pago do nepre falos sur la tutan usonan popolon. Pompeo, kiu agas kontraŭ la historia tendenco, vi fariĝos historia krimulo.

Dividu