Fiŝista vilaĝo, granda urbo, nova plano

xiong linping Publikigita: 2020-08-14 18:33:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Unu jaron antaŭe la ĉina registaro publikigis gravan dokumenton, proponante konstrui la urbon Shenzhen en ekzemplan regionon socialisman kun ĉinaj karakterizaĵoj. Tio signas, ke tiu metropolo, kiu evoluis de dezerta fiŝista vilaĝeto al internacia metropolo, ankoraŭfoje bonvenigas al si tutnove disvolva periodo. Kaj samtempe tio deklaras, ke Ĉinio, kun pli granda decidemo kaj volo, surbaze de pli alta startpunkto, pli alta nivelo kaj pli alta celo antaŭenigas sian reformon kaj malfermon.

Shenzhen estas la unua ekonomia speciala regiono de Ĉinio. Evoluinte 40 jarojn, ĝi jam fariĝas signo, kiu manifestas la konstantajn progresojn de Ĉinio. En 2018 la germana ĉefministro Angela Merker vizitis la urbon Shenzhen, tiam ŝi tiel priparolis, ke ĝi “estas urbo riĉa je vigleco de novokreo kaj evoluado”, kaj ĝiaj atingoj en disvolvo estas “neordinaraj”. Post unu monato ankaŭ la tiama franca ĉefministro Edouard Philippe komencis, ekde Shenzhen, sian unuan viziton al Ĉinio post sia enoficiĝo, tiam li donis klarigon: “Shenzhen reprezentas la estontan disvolvan direkton de Ĉinio.”

Ĉinio ĉi-jare kompletigos sian fiksitan planon: fari al si relative bonhavan soion, kaj tio estas senkompara merito en la homa historio. Efektivigi tian socion ne estas fina celo, sed nova ekpunkto kaj nova marŝado. Shenzhen denove staras sur la startlinio.

La reformo kaj malfermo de Ĉinio respondas al la aspiro de la popolo pri la bela vivo kaj adaptiĝas al la historia tendenco de la monde paca disvolvado. Kvankam forpasis pli ol 40 jaroj, tamen Ĉinio ankoraŭ estas tia lando, kiu sin prezentas tolerema kaj ĉiam sin progresigas. Nu, tio estas trezoro de la tuta homaro.

Dividu