Pompeo malhonoras Usonon subpremante Konfucean Kolegion

xiong linping Publikigita: 2020-08-14 21:49:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 13an de aŭgusto la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo deklaris, ke la Centro de Konfucea Kolegio en Usono estu klasita al “diplomatia misio”, kaj li kalumniis la Konfucean Kolegion kiel “parton de la propaganda instrumento, per kiu la Komunista Partio de Ĉinio faras sian influon sur la tutan mondon”. Jen tio estas ideologia antagonismo provokita de usona politikisto, kaj tiu ankaŭ demonigas kaj nigrigas la ĉina-usonan kunlaboran programon. La normala kultura interŝanĝo inter la dulandaj popoloj, sub la politika manipulado de Pompeo kaj liaj tiauloj, nun glitas en la kirzan randon. Usono konstante pretendas, ke ĝi estas “granda forno de diverseco de kulturo”, sed nun Pompeo kaj liaj sekvantoj malhonoras Usonon per siaj faroj.

En la deklaro Pompeo senbaze kalumnias la Centron de Konfucea Kolegio en Usono kiel “movantan estaĵon, kiu faras tutmondan propagandon kaj malican influadon”. Sed, la fakto estas tia: la centro estas agentejo de la Usona Konfucea Kolegio en la universitato George Washington en la distrikto Kolumbio de Vaŝingtono. Ĝi estis fondita en la jaro 2013. Tiam Stephen Nupp, la unua prezidanto de la Centro de Konfucea Kolegio, taksis tiele, ke la fondiĝo de la Centro indas ĝojecon por la dulandaj popoloj, ĉar ĝi liveras pli multe da ŝancoj por usonaj civitanoj, kiuj ŝatas la ĉinan lingvon kaj la ĉinan kulturon, kaj cetere, ĝi povas pliigi interkompreniĝon kaj amikecon inter Usono kaj Ĉinio. Sed nun tiu kultura interŝanĝo estas minacata de tiuj politikistoj.

Ĝuste en tiu tago, kiam Pompeo faris la deklaron, la Centro de Konfucea Kolegio donis respondon: “Nia oficejo ne konektas la universitaton, kiu siavice havas neniajn rilatojn kun la Centro en siaj kursoj, monrimedoj kaj aliaj flankoj. Do la universitato tute liberiĝas de la Centro.

La Centro de Konfucea Kolegio estas eduka institucio senprofita. Ĝi naskiĝis antaŭ 16 jaroj, kiam multaj homoj el diversaj landoj havis la bezonon lerni la ĉinan lingvon. Pro tio Konfucea Kolegio fondiĝis en diversaj landoj, interalie en Usono.

Sed Pompeo kaj liaj sekvantoj malice dissemas “minacon de Ĉinio”, trude interrompas la kulturan interŝanĝon inter la dulandaj popoloj. Ili agas kontraŭ la ĝenerala tendenco de la mondo, kaj sekve ili ne povos eskapi malsukceson.

Dividu