Absurdaj paroloj de Navarro reflektas malsukceson de usona decid-fara mekanismo

jianping Publikigita: 2020-08-16 14:47:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, intervjuate de Fox News, Peter Navarro, direktoro pri komercaj kaj manufakturaj politikoj de la Blanka Domo, diris, ke li konfuziĝis pri la dividiĝo de la usona komunumo pro la epidemia situacio kaj pri la kolero de usonanoj kontraŭ sialandaj popolanoj. Sekve li analizis per sia konsekvenca stranga logiko, ke Usono povus tuj revigligi sin el la kronvirusa pandemio, se ĝi translokus ĉiujn negativajn emociojn al Ĉinio. Tia deliro surprizis kaj konfuzis ne nur la programestron, sed ankaŭ la spektantojn. Kiel “akcipitro de akcipitroj”, ekde la eksplodo de la epidemio Navarro senĉese mensogis por makuli Ĉinion. En ĉi-foja intervjuo kun Fox News li denove per tono de rasisto ripetis antaŭajn mensogojn, ke Ĉinio “fabrikis la viruson”, provis “kovri la viruson”, kaj eĉ “elaĉetis” ĉiujn protektajn ekipaĵojn de la tuta mondo. Eĉ la usonaj retanoj ne povis elteni tion kaj ili verkis artikolojn, riproĉante, ke Navarro “ŝajnas hipokrito” kaj “sensciulo, kiu ŝatas kulpigi aliajn”, kaj postulante, ke li liveru atestojn. Aliaj retanoj mokis, ke ankaŭ ili estis “konfuzitaj”, kial Navarro kondamnis Ĉinion por la malkompetenteco de la usona registaro.

Evidente la tuta mondo jam travidis la mensogojn de Navarro. La internacia komunumo ĝenerale opinias, ke Ĉinio estas la unua lando, kiu raportis al la Monda Organizo pri Sano la novkronvirusan malsanon, tamen tio ne signifas, ke la viruso originis el Wuhan. Fakte multaj lokoj de la mondo trovis pli fruajn kazojn de la viruso. Hispanio eĉ en marto de la pasinta jaro trovis la viruson en eluzita akvo. La absurda teorio de “viruso fabrikita en Ĉinio” estis frakasita de faktoj kaj scienco.

La mensogo pri la tiel nomata “elaĉetado” de kuracaj kaj protektaj ekipaĵoj el la tuta mondo fare de Ĉinio estas tute ne refutinda. Fakte Ĉinio liveris al la tuta mondo helpojn kaj subtenadon laŭ siaj ebloj.

La absurda prezentado de Navarro refoje montris, ke la decid-fara mekanismo de Usono ankoraŭ iras sur la malĝusta trako. Usona verkisto Peter Hessler publikigis artikolon lastatempe en The New Yorker, ke “usonaj gvidantoj ŝajne pli atentas trovi propekan kapron”.

Dividu