Pintklasaj entreprenistoj ĉiam restas enradikiĝintaj en Ĉinio

Lucia Publikigita: 2020-08-16 19:52:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vizaĝe al la duobla influo de protektismo kaj la kronvirusa epidemio, lastatempe Usona-ĉina Komerca Komisiono publikigis raporton dirante, ke en la usonaj entreprenoj kiuj akceptis la enketon, 83% el ili esprimis ke ili rigardas Ĉinion kiel sian plej gravan merkaton aŭ unu el la kvin plej superaj merkatoj en sia tutgloba strategio, kaj 75% el ili diris ke en la venonta jaro la kunlaboroj kaj investado en Ĉinio ne ŝanĝiĝos. Lastatempe ĉina ministro pri komerco Zhong Shan diris kiam li akceptis intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo, ke pintklasaj entreprenistoj ĉiam restas enradikiĝintaj en Ĉinio.

Serio da donitaĵoj pruvis la tenacecon de ĉina ekonomio kaj allogon de ĉina merkato. Julie, la efektiva uzado de eksterlanda kapitalo tutlande estis 63,47 miliardoj da juanoj, kiu grandiĝis je 15,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. En la unuaj sep monatoj ĉi-jare, Ĉinio utiligis 535,65 miliardojn da juanoj de eksterlanda kapitalo, realigante pliiĝon de 0,5%. Nuntempe 18 838 novaj entreprenoj kun fremdlandaj kapitaloj estas establitaj en Ĉinio; multaj ĉefaj projektoj de eksterlandaj investoj estis akcelitaj, kaj multaj translandaj entreprenoj kiel ExxonMobil, BMW, Toyota, INVISTA, ktp, daŭre pliigas investon en Ĉinio. La ĵurnalo The Wall Street Journal eĉ diris, ke multaj usonaj kompanioj rigardas Ĉinion kiel sian gravan rifuĝon meze de la pandemio, speciale Ĉinio unua elirinta el recesio kaŭzita de pandemio.

Fronte al la forta influo de la kronvirusa malsano, la pintklasaj entreprenistoj ĉiam povas kapti komercajn okazojn per sia akravido kaj atingi siajn celojn.

Unue, ĉina politiko pri malfermo al la ekstera mondo estas kontinua, precipe la malfermo de financaj kaj aliaj servaj industrioj estas rapide antaŭenpuŝata, kaj la ĉina merkato liveros pli kaj pli multajn investajn ŝancojn. Samtempe, la komerca medio de Ĉinio daŭre pliboniĝos.

Krome, la Ĝenerala Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio lastatempe publikigis dokumenton kaj prezentis 15 politikajn mezurojn por stabiligi eksterlandan komercon kaj eksterlandan investon. La dokumento deklaris, ke ĝi donos financan subtenon al ŝlosilaj eksterlandaj entreprenoj, kaj donos egalan aliron al ŝlosilaj eksterlandaj projektoj kaj pliigos servajn garantiojn.

Ni firme kredas, ke la fundamentoj de la longtempa ekonomia kresko de Ĉinio ne ŝanĝiĝis nek ŝanĝiĝos, do resti en Ĉinio estas ĝusta elekto de tiuj firmaoj por disvolviĝo.

Dividu