Stabilaj internaciigaj paŝoj de RENMINBI montras “ĉinan fidon”

Ĝoja Publikigita: 2020-08-17 19:11:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la Popola Banko de Ĉinio publikigis “raporton pri internaciigo de RENMINBI, 2020” montrante, ke en 2019 rapide kreskis translandlima uzado de RENMINBI, kaj en la kuranta jaro la translandlima uzado de RENMINBI tenas persistemon kaj ankoraŭ pliiĝis kiam la kronvirusa epidemio batis tutglobajn komercon, financon kaj ekonomion. Estas evidente, ke malantaŭ la stabilaj internaciigaj paŝoj de RENMINBI estas fido de la internacia komunumo pri stabila kaj sana funkciado de la ĉina ekonomio.

La raporto de la Popola Banko de Ĉinio malkaŝis serion da donitaĵoj: en la jaro 2019 la sumo de translandlima ricevado kaj pagado de RENMINBI estis 19 670 miliardoj da JUANOj, pli multe je 24.1% ol tiu en 2018, tio estis rekorda en la historio; laŭ la plej freŝa statistiko en ĉefaj internaciaj uzataj valutoj RENMINBI okupis la kvinan lokon; en la mondo pli ol 70 centraj bankoj aŭ valutaj instancoj metis RENMINBI en devizan rezervon…ĝenerale senĉese fortiĝas funkcioj de RENMINBI por pago, investo kaj monkolekto, laŭgrade aperis la funkcio de RENMINBI por deviza rezervo kaj pluapaŝe grande progresis la funkcio de RENMINBI por takso.

La internaciiga procezo de RENMINBI senĉese kaŭzis atenton de la internacia komunumo. Lastatempe la retejo de The Diplomat publikigis artikolon de Muhammad Zulfikar Rakhmat, altnivela docento de indonezia islama universitato titolitan “Internaciigo de ĉina valuto en Indonezio”. La artikolo diras, ke nun 10% da internaciaj komercoj de Indonezio funkcias per RENMINBI kaj en la estontaj kelkaj jaroj probable RENMINBI estos pli kaj pli vaste uzata en Indonezio.
Estas menciinde, ke en 2019 valorpapera investo fariĝis la ĉefa forto, kiu stimulis kreskon de translandlima uzado de RENMINBI, ankaŭ kapitalo de RENMINBI estas pli kaj pli multe bonvenigata de internaciaj investantoj. Ĝis la fino de 2019 merkata valoro de akcioj de RENMINBI kaj skalo de obligacioj de RENMINBI posedataj de eksterlandaj unuoj kreskis respektive je 82% kaj 26,7%.
Ekzemple en la obligacia merkato centraj bankoj de mondaj multaj ekonomioj plenumis malstriktan monpolitikon, kio iugrade kaŭzis malleviĝon de profito el obligacioj. Aparte post la epidemio obligacioj de la ĉina registaro fariĝis bonvenigataj. Lastatempe The Wall Street Journal citis donitaĵojn de CEIC, provizanto de ekonomiaj donitaĵoj, dirante, ke en la dua trimestro de 2020 eksterlandaj kapitaloj eniris en obligaciojn de la ĉina registaro per la plej granda rapideco depost la fino de 2018.

Evan Brown, ĉefa administranto pri strategio de pluraj kapitaloj de la kompanio UBS Asset Management diris: “Ili (obligacioj de la ĉina registaro) vere estas kapitaloj kaj defendaj kaj profitodonaj.”
Estas pli kaj pli bonvenigataj kapitaloj de RENMINBI, kio estas la frukto de ĉina kontinua financa malfermado. En la unua duono de la kuranta jaro indico pri kurzo de RENMINBI, ellaborita de Ĉina Komerca Sistemo de Fremda Valuto, iom revalutis je 0,7% kaj indico de valutoj de novaj merkatoj en la sama tempo devalutis je 11,8%, kaj la kurzo de RENMINBI ĝenerale estis stabila. Depost aŭgusto la kurzo de RENMINBI al usonaj dolaroj ĝenerale daŭrigas la revalutan tendencon junian kaj Julian. Pro tio internaciaj investantoj firmigis sian antaŭkalkulon pri la stabileco de RENMINBI kaj fidon pri la ĉina ekonomio.
Ĉinio rapide regis la kronvirusan epidemion kaj la ĉina ekonomio la unua rekomencis prosperiĝon en la tuta globo, en la dua trimestro la ekonomio kreskis je 3,2%.
Fakuloj analizis, ke nun profunde ŝanĝiĝas la tutgloba ekonomia kaj financa situacio, tro multe da usonaj dolaroj en internaciaj rezervaj valutoj estas giganta sistema financa krizo, kaj estas la certa tendenco plurigo de internaciaj rezervitaj valutoj. Alfrontantee la kronvirusan epidemion la ĉina ekonomio stabilas kaj reprosperiĝas, la bazo de longtempa boniĝo ne ŝanĝiĝis, spacoj de fiskaj kaj monaj politikoj estas grandaj, ankaŭ rezervo de fremdaj valutoj sufiĉas, kapablo regi gravajn riskojn estas fortaj, tial la internaciigo de RENMINBI espereble ricevos konfirmon de pli da merkatoj.

Kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, por Ĉinio la plej grava afero estas bone fari proprajn aferojn. En la dua duono de la kuranta jaro la ĉina ekonomio daŭre kreskos kaj tutjare espereble realigos pozitivan kreskon, kio forte subtenos la kurzon de RENMINBI.


Dividu