Pompeo revanta pri Malvarma Milito renkontis rifuzon en Eŭropo

Kane Publikigita: 2020-08-17 21:29:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo finis siajn vizitojn al Ĉeĥio, Slovenio, Aŭstrio kaj Pollando lastatempe. Kiel antaŭe, tie, kie Pompeo estis, “politika viruso” estis alportita. Dum la vizitoj, li daŭre atakis la regantan partion de Ĉinio kaj disvastigis famojn de “ĉina minaco”, kun la intenco formi kontraŭĉinan grupon kaj revivigi la Malvarman Militon. Tamen li tro alte taksis sin mem. La ĉeĥa proverbo diras, “Tiu, kiu fosas por aliaj, falos en ĝin.”

La vojaĝo de Pompeo verŝajne estis zorge planita. Sub la situacio de profundiĝanta fendo inter Usono kaj Eŭropo kaj pliiĝantaj malkonsentoj inter la du flankoj rilate kunlaboron en batalo kontraŭ pandemio, la irana nuklea demando, la pipelino Nord-Rivereto 2, usonaj politikistoj provis tiri siajn eŭropajn aliancanojn por starigi la tiel nomatan kontraŭĉinan aliancon en la lastaj kelkaj monatoj, tamen tio estis rifuzita de Germanio kaj Francio. Tial Pompeo elektis obeemajn aliancanojn kiel cellokojn de siaj vizitoj por krei iluzion, ke Usono kaj Eŭropo restas fidelaj aliancanoj.

Krome, Pompeo estis tre malkontenta pri strikta kunlaboro inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj en komerco, la kvina-generacia reto kaj energio kaj neniam preterlasis iaj ajn okazon por malhelpi kunlaboron inter tiuj landoj kaj Ĉinio. Evidente, en liaj okuloj, tiuj aliancanoj estas nur ŝakpecoj por Usono.

Al la akuzoj de Pompeo kontraŭ Ĉinio, ĉeĥa ĉefministro Andrej Babis respondis, ke Ĉeĥio estas suverena ŝtato, kaj ĝi ne vidis iun ajn esencan sekurecan miunacon. Aŭstria ministro pri eksterlaandaj aferoj diris, ke la politiko de Aŭstrio estas ne por malpermesi aŭ limigi iun kompanion, sed por starigi fidindan informan sistemon.

Neniam estis geopolitika konfrontado inter Ĉinio kaj tiuj landoj. Ĉinio kaj tiuj landoj subtenas striktan kunlaboron en resursoj, teknologio kaj merkato pro vastaj komunaj interesoj. De post la starigo de la mekanismo de kunlaboro inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj en 2012, la duflanka komerco kreskis je pli ol 50%, kaj la investo de Ĉinio en tiuj landoj kreskis de 3 miliardoj da usonaj dolaroj komence ĝis 12,6 miliardoj da dolaroj nun.

Estas ĝenerala konsento de multaj eŭropaj landoj, inkluzive de centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, ke Ĉinio estas partnero, sed ne kontraŭulo, kaj oportuno, sed ne minaco. Pompeo kaj aliaj fipolitikistoj daŭre fabrikis famojn por trompi siajn aliancanojn kaj provoki konfrontadon pro siaj personaj interesoj. La internacia komunumo devas kunigi la manojn por kunpremi la spacon de ilia malbona konduto kaj firme protekti komunajn interesojn de popoloj de ĉiuj landoj.

Dividu