Kronvirusa krizo fariĝis “inkubsonĝo” de usonaj malriĉuloj

Ĝoja Publikigita: 2020-08-18 19:35:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pasis pli ol duono de 2020. Nun tutglobaj ekonomikistoj unuanime opinias, ke la kronviruso estis la plej granda evento de nigra cigro en la lastaj kelkdek kaj eĉ cent jaroj. Ĝia batado kaj en vasteco kaj en profundeco multe superis la tugloban financan krizon, kiu komenciĝis en Usono. Sed ili estas tute malsamaj, la financa krizo de 2008 estis krizo de riĉuloj kaj la kurantjara kronvirusa krizo fariĝis longtempa “inkubsonĝo” de usonaj malriĉuloj, kaj ili ankoraŭ ne scias kiam ili povos “vekiĝi”.

En Usono, la “epicentro” de la epidemio tutgloba, la nombro de konfirmitaj kazoj superis 5,52 milionojn kaj la nombro de mortintoj pri la kronvirusa malsano 170 mil. Lastajn kelkajn monatojn sen regado disvolviĝis la epidemio, kio alportis senprecendencajn krizojn, nome krizo de publika sano kaj krizo de ekonomio. Montriĝo de reciproka resonanco de la du krizoj en la socia ekonomio estas abrupta fortiĝo de neegaleco kaj nejusteco de distribuo de resursoj. La aŭgusta raporto de usona Instituto Brookings opinias, ke la kronvirusa epidemio influas ne nur vivon kaj laboron de homoj sed ankaŭ postvivantojn. Ekzemple por nigruloj la malfortuloj laŭ statistiko la kronvirusa malsano jam estas la tria kialo mortigi usonajn nigrulojn post sukera diabeto kaj apoleksio kaj la mortokvanto superis 8%, duoble pli ol tiu de blankuloj.

Por usonaj malriĉuloj pli tiklaj problemoj venas. Marte Usono ellaboris leĝprojekton pri savo, kiu malpermesas domposedantojn elpeli luantojn, subtenatajn de la federacia registaro kaj donas monatan subvencion je 600 usonaj dolaroj al homoj, kiuj perdis laborojn. Sed julie la leĝprojekto eksvalidiĝis, kaj ĉar la du partioj ne povas atingi unuanimecon, ĝis nun ne estas ellaborita nova leĝprojekto pri sano. Oni povas vidi, ke pretas tajdo elpeli luantojn.

Tamen kompare kun la forta bato al malfortaj popolamasoj usonaj riĉuloj apenaŭ estas influita, kaj ili eĉ per la epidemio bonvenigas la brilan momenton de “gajnintoj de la vivo”. La Federacia Rezerva Sistemo ellaboris sen nombra pinto kaj sen minimuma kondiĉo malstreĉitan politikon, pro tio lastatempe grande leviĝis tri usonaj akciaj indicoj, kio donis riĉaĵojn al riĉuloj. De marto ĝis majo la riĉaĵoj de Bill Gates, Warren E. Buffett kaj aliaj riĉuloj pliiĝis je 75,5 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 19%. Kaj riĉaĵoj de Mark Elliot Zuckerberg, fondinto de facebook, kreskis je 25 miliardoj da usonaj dolaroj.

Antaŭe peridaĵo Forbes publikigis liston pri plej riĉaj usonanoj, la valoro posedata de la unuaj tri riĉuloj en la listo egalas tion de usonanoj, kiuj okupis lastajn duonajn lokojn. La neatendita kronvirusa epidemio kruele montris la realon de neegala kaj nejusta distribuo de resursoj al la publiko, en tiu ĉi jarcenta katastrofo kaŭzita de la kronvirusa epidemio, senlima “inkubsonĝo” detruis “revon de Usono” en koroj de multaj kredintoj.

Dividu