Politika spekulado malutilas al vivoj de usonanoj

Kane Publikigita: 2020-08-18 21:24:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona gvidanto multfoje priskribis la kronvirusan malsanon per “ĉina plago” kaj “ĉina viruso”, kio vekis fortajn rebatojn enlande kaj eksterlande. La usona Kabla Novaĵ-Reto publikigis artikolon, dirante, ke estas difino por la nomado de epidmeio en la mondo, kaj ĝi neniel povas esti la tiel nomata “ĉina viruso”. George Packer, aŭtoro de la usona gazeto Atlantiko trafe montris, ke la usona gvidanto rigardas la krizon preskaŭ tute el persona kaj politika perspektivo. Iuj usonaj retanoj opiniis, ke fronte al la premo de prezident-elekto, cerbolavaj agoj de usonaj politikistoj kontraŭ la publiko estas ridindaj.

Sciencistoj montris, ke epidemioj ne distingas landlimojn kaj etnecojn kaj estas komunaj malamikoj de la homaro. Mensogoj eble povas kontentigi la dezirojn de politikistoj pri prezentado, sed ne povas batali kontraŭ la epidemio. Rasisma manipulado de usonaj politkistoj, kiu fojfoje rilatigis la viruson kun Ĉinio, intensigis enlandajn rasajn konfliktojn kaj reduktis usonanojn suferantajn de la epidemio al pli malfacila stato.

Laŭ donitaĵoj, ĝis la 15a de julio, 2 300 azidevenaj usonanoj publike konfesis, ke ili suferis de rasa diskriminacio. Usona pintklasa sciencisto William Haseltine alvokis dum intervjuo, ke la usona registaro haltigu agadon kontraŭ Ĉinio kaj lernu de ĉinoj, kiel ili efike regis la epidmeion.

Laŭ raporto de la novaj-agentejo Associated Press, la kronvirusa krizo pliigis la neegalecon inter usonanoj en la aliro al medicina sekureco. Estas fakto, ke de post la eksplodo de la epidemio, pli multaj etnaj minoritatoj en Usono estis infektitaj ol blankuloj. Sed malfeliĉe, tia neegaleco estis etendita al infanoj. Laŭ esplorraporto de la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, la proporcioj de infekto kaj enhospitaligo de latinamerikaj kaj afrikaj usonaj infanoj pro la kronvirusa malsano estas evidente pli altaj ol tiuj de blankulaj infanoj.

Tempo rapide pasis. Politika spekulado ne povas savi la vivojn de usonanoj. Fronte al la maltrankviligaj donitaĵoj, usonaj politkistoj devas haltigi abomenan prezentadon de kulpigo kontraŭ aliaj, prioritatigi la sekurecon de la usona popolo, kaj reveni al la ĝusta vojo de aktiva egado de la epidmeio.

Dividu