"Pionira demonstro" de Shenzhen montras viglecon resenditan de ĉina reformado kaj malfermo

Ĝoja Publikigita: 2020-08-19 15:26:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18-a de aŭgusto estas la unua datreveno de shenzhen-a konstruado de pionira demonstrejo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. En la antaŭa tago venis entuziasmiga mesaĝo: Shenzhen anoncis finkonstruon de 46 mil bazstacioj de la 5-a generacia movebla interkomunika tekniko kaj realigon de sendependa interreta plenkovrado de la 5-a generacia movebla interkomunika tekniko, kaj Shenzhen fariĝis la unua urbo de la mondo pri la 5-a generacia movebla interkomunika tekniko.

Samtempe kun tio la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono tre baldaŭ 40-jariĝos. Lastajn 40 jarojn Shenzhen la unua faris provojn kaj plenumis la gravan taskon esplori la ĉinan reformadon kaj malfermon, de postprogresinta landlima agrikultura gubernio disvolviĝis ĝis nuna internacia kreema urbo plena de viveco. Nun Shenzhen penas la vojon de konstruado de pionira demonstrejo de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj akcelis bonan komencon de la konstruado.

Oktobre de 2018 la ĉina plej alta givdanto Xi Jinping en Shenzhen anoncis al la mondo, ke ne haltos la ĉina reformado kaj malfermo, kaj montris: "Ĉinio certe havos pli grandan miraklon rigardatan de la mondo per novaj okuloj." Aŭguste de 2019 oficiale publikiĝis Opinio de la Ŝtata Konsilantaro kaj la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Subteno al Shenzhen-a Konstruado de Pionira Demonstrejo de Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj. Oni povas diri, ke la shenzhen-a konstruado de pionira demonstrejo detale enkorpigis ĉinan akceladon de reformado kaj malfermo sur pli alta starpunkto, en pli alta tavolo kaj por pli alta celo.

Ĉifoje Shenzhen ne nur faras unuan provon sed ankaŭ ludas gvidan kaj demonstran rolon. En la unua duono de la kuranta jaro alfrontante baton de la kronvirusa epidemio kaj komplikajn ŝanĝiĝantajn situaciojn enlandajn kaj eksterlandajn Shenzhen ankoraŭ realigis pozitivan kreskon de produkta totala sumo, kiu pliiĝis je 10% kompare kun la sama periodo de 2018, fariĝis la unua granda urbo de Ĉinio, kies ekonomio pozitive kreskis. El kialo malantaŭ tio oni povas kompreni kiel Shenzhen povas ludi gvidan kaj demonstran rolon kaj kiel Ĉinio rekomencis reformadon kaj malfermon.

Scienc-teknika novigo estas la shenzhen-a ĉiama “ora ŝildo”. En 2019 preskaŭ duobliĝis scienc-teknika kapitalo de shenzhen-a financo, kaj 30% de la kapitalo estas investita por baza esploro kaj aplika baza esploro. En la unua duono de la kuranta jaro pliiĝo de shenzhen-a progresinta fabrikado kreskis je 2,4% kompare kun la sama periodo de 2019, la kreska rapideco releviĝis je 12,6 procentoj ol tiu de la unua trimestro. Estas konate, ke la 18-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio elmetis la strategion, ke renovigo akceli disvolvon, kaj la 19-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio elmetis la celon, ke en 2035 Ĉinio estu en antaŭaj vicoj de kreemaj landoj. Shenzhen rigardis "novigon" kiel ĉefan gvidan strategion de la disvolvo kaj gajnis monde konatajn atingojn, kio ne nur donis fenestron por ke la mondo observu la altkvalitan disvolvon de Ĉinio, sed ankaŭ montris, ke "sendependa renovigo" estas la ŝlosilo de la rekomenco de ĉina reformado kaj malfermo.

Samtempe Shenzhen senĉese profundigas reformadon kaj estas en la antaŭa vico pri konstruado de negoca medio de merkatigo, leĝigo kaj internaciigo. Ekzemple nun en Shenzhen fariĝi "entreprenisto" kaj registri kompanion necesas nur dekoj da sekundoj sen interveno de homoj dum la tuta procezo. Lastajn jarojn la shenzhen-a registaro rigardis kontinuan plibonigon de negocan medion kiel "la unuan reforman programon". En la kuranta jaro la shenzhen-a registaro elmetis 210 konkretajn reformajn rimedojn pri tio.

de intelekta proprieto. Ĉu interreta servado ĉu leĝmedia konstruo Shenzhen meritas la vorton "demonstro".

Cetere kaptante la oportunon de konstruado de Guangkong-Honkong-Makaa Granda Golfa Areo Shenzhen ĉiuflanke akcelis pli altnivelan malfermon, aparte akcelis sisteman malfermon. Laŭ statistiko en la unua duono de 2020 Shenzhen instalis ĉirkaŭ 2 mil entreprenojn investitajn de alilandaj komercistoj kaj la sumo de realaj uzataj eksterlandaj kapitaloj superis 4 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 5% ol tiu en la sama periodo de 2019.

Oni devas vidi, ke kiel pionira demonstrejo de socialismo kun ĉinaj trajtoj Shenzhen ne nur ludas pioniran demonstran rolon en ekonomia disvolvo sed ankaŭ bone disvolviĝas en kampoj de kulturo, socio kaj ekologio. Julie de 2020 Shenzhen estis elektita unu el “dek ĉinaj urboj de bela vivo” de la jaro 2019 ĝis 2020. Tio ekzamenis rezultojn de shenzhen-a reformado kaj malfermo, sed ankaŭ enkoprigis feliĉon de loĝantoj en Shenzhen.

"Marŝi al konstruo de la pionira demonstrejo de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj klopodi por demonstro de urboj de socialimsa moderniga potenco." Jen la direkto de disvolvo de Shenzhen. La mondo vidos pli viglan Shenzhen, pli vivecan Ĉinio, kiu donos pli da ŝancoj al la mondo.

Dividu