Ĉu Usono suferos perdon en malhelpo al pipelino Nord-Rivereto 2 ?

Ĝoja Publikigita: 2020-08-20 07:49:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe germana kompanio pri energio Uniper, unu el eŭropaj kunlaborantoj de la projekto de pipelino Nord-Rivereto 2, publikigis raporton pri financo de la unua duono de la kuranta jaro, dirante, ke se Usono ellaboros novajn sankciajn rimedojn, la projekton probable oni prokrastos aŭ tute ne finos. Male al tiu ĉi pesimismo germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas tenas fortan sintenon kaj lastsemajne li vizitis Rusion kaj substrekis: "La eŭropa politiko pri energio ne devas esti decidata de Usono", kaj la usonaj sankcioj estas"erara vojo". Pro la du sintenoj la perspektivo de pipelino Nord-Rivereto 2 estas pli komplika kaj pli konfuza.

Laŭ plano la pipelino Nord-Rivereto 2 laŭ rusa marbordo trans Balta Maro atingos Germanion kaj laŭplana transportada kapablo de natura gaso estas 55 miliardoj da kubaj metroj jare. Fine de 2019 estas finita preksaŭ 90% de la projekto, tiam pro minaco de sankcioj de Usono svisa kompanio Allseas, kiu partoprenis konstruadon de la projekto, tuj haltigis konstruon, kio kaŭzis halton de la projekto. Julie de 2020 restis la lastaj 160 kilometroj de sterno de la pipelino, tiam la usona Ŝtata Departemento reelmetis grandigi sankciojn al ĉiuj partoprenantoj de la pipelino Nord-Rivereto 2, inkluzive de posedantoj, investantoj, plenumantoj, sekurantoj kaj rilataj servantoj por importo de natura gaso.

Malantaŭ la foja kaj refoja grandigo de sankcioj estas la usonaj celoj: Usono bremsos Eŭropon aĉeti malmultekostan naturan gason el Rusio, tial ĉiuflanke plenumos ekonomiajn sankciojn kontraŭ Rusio kaj en alta prezaro devige vendos skistan gason al Eŭropo; samtempe pliiĝos la dependo de Eŭropo de Usono pri energioj, tial Usono firme regos aliancanojn, pretere frostigos pliboniĝantajn rilatojn inter Eŭropo kaj Rusio tago post tago kaj firme ligos Eŭropon kaj Vaŝingtonon.

Tamen fakte ĉu validas ĉu ne validas la puno Usono ne estos gajnonto.

Se vanos la sankcoj kaj la pipelino finkonstruiĝos kaj ekfunkcios, do Usono perdos sian tutan vizaĝon kaj fariĝos mokaĵo.

Se pro la premo la pipelino Nord-Rivereto 2 haltos, do la malbela kaj avida manĝaspekto estas monde konata. Germana periodaĵo Der Spiegel mokis: "Parlamentanoj de Usono ŝajne estus elektitaj de eŭropaj popoloj kaj necesus respondeci pri politikoj de Eŭropo pri energioj". Vaŝingtono blinde fidas forton de "hegemonio", simple devigas aliajn landojn, kio nur kolerigos aliajn kaj perdos sian fidindecon, neniu volos helpi ĝin, kaj finfine ĝi estos for de centro de monda potenco.

Rusio volas per projekto pri transporto de natura gaso al Eŭropo plibonigi ekonomian staton kaj fari diplomatian breĉon, la pipelino Nord-Rivereto 2 estas la rusas "projekto pri ŝtataj interesoj", se la manĝaĵo estos prenita el ĝia buŝo, ĉu Rusio volos rezigni tion? Fine de 2019 Usono anoncis sankciojn, tiam Dimtry Peskov, proparolanto de la Kremlo, tuj esprimis, ke Rusio ne akcepteblas la punon kaj alprenos "egalajn" rimedojn. La sankcioj de Usono probable donos “momentan ĝojon” al Usono kaj "longtempan ĝenon" al la rilatoj kun Rusio.

Senelirejo de la projekto pliigos malkonkordon inter Eŭropo kaj Usono. Laŭ amaskomunikiloj, lastajn tagojn 24 landoj de la 27 landoj de EU kune protestis kontraŭ la usona puno. Kio superis antaŭan imagon de Vaŝingtono. Nabila Massrali, proparolanto de Eŭropa Ekstera Agada Servado, substrekis, ke EU opinias, ke laŭ internacia leĝo estas kontraŭleĝa usona plenumo de sankcioj eksterlande. Eŭropaj landoj ĉiam plenumas plurismon, sed Usono kolerigis ĉi tiujn aliancanojn pro privataj interesoj kaj estonte volos plibonigi la rilatojn kun ili, ĉu Usono estos en embaraso pro tiel antaŭa kaj posta agoj?

Por politikaj kapitaloj malmultaj usonaj akcipitraj politikistoj ne hezistas perdi fidon de la mondo, trompi aliancanojn, kolerigi Rusion kaj kovri latentan danĝeron. Ĉu Usono suferos perdon per malordigo de pipelino Nord-Rivereto 2 ?

Dividu