Mensongoj de Mike Pompeo kaj liaj similaj nur plirapide malproksimigos tutglobajn entreprenojn for de Usono

Ĝoja Publikigita: 2020-08-20 12:13:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17-an de aŭgusto laŭ la loka tempo usona ŝtatsekretario Mika Pompeo publikigis deklaron dirante, ke la usona Komerca Departemento pluapaŝe streĉigis limon pri gajno de usonaj teknikoj por ĉina kompanio Huawei kaj samtempe metis la 38 filiojn de Huawei en 21 landoj en "la liston de entoj". Tio estas nova bato kontraŭ ĉina entrepreno post bato al Tiktok kaj senbrida kalumnio al ĉina konstruado de la 5-a generacia movebla interkomunika tekniko en mzeorienta Eŭropo. Pompeo kaj liaj similaj kruele tretis regularon de merkata ekonomio, malobservis principon de justa konkurenco, histerie uzis ŝtatajn fortojn kaj sieĝis alilandajn entreprenojn, kiuj laŭleĝe funkcias, kio malkovris iliajn ĉiamajn tiranajn kaj despotajn vizaĝojn kaj maltranvilon pri justa konkurenco. Kaj la ago damaĝos ne nur tutgloban ĉenojn industrian, provizan kaj valoran, sed ankaŭ usonajn naciajn interesojn kaj ŝtatan figuron, kaj plirapide malproksimigos tutglobajn translandajn entreprenojn for de Usono.

La malpermesa ordono de la usona Komerca Departemento estas la "plej nova akto" de la farso persekuri ĉinajn entreprenojn. Laŭ konigo, la malpermesa ordono aparte kondiĉas, ke antaŭ vendo de iu ajn transistora ĉipo produktita per usonaj ekipaĵoj aŭ softvaroj al Huawei, oni devas unue gajni usonan licencon. Pompeo senhonte mensongis, ke la ordono estas tiel nomata protekto de “usonaj ŝtata sekureco, civitana priviteco kaj integreco de infrastrukturo de la 5-a generacia movebla interkomunika tekniko.”

Usono fojrefoje plivastigis koncepton pri ŝtata sekureco, sen iu ajn atesto oftege misuzis ŝtatajn fortojn kaj alprenis diversajn limigajn rimedojn kontraŭ ĉinaj entreprenoj, kio maltrankviligis merkaton. John Neuffer, prezidanto kaj la ĉefa plenumanto de Usona Transistora Industria Asocio, en la oficiala retejo de la asocio publikigis deklaron dirante: "La usona registaro limigis vendon de komerca ĉipo, kio serioze damaĝos la usonan transistoran industrion." Estas pli serioze, ke la limigo pluapaŝe damaĝis fidon kaj volon de translandaj entreprenoj pri usona reklamata"libera merkato".

Historie multaj sukcesaj entreprenoj de aliaj landoj havis similajn suferojn kiel Huawei. Ekzemple aprile de 2013 Frederic Pierucci, tutgloba vicprezidanto de franca kompanio Alston, estis arestita de Federacia Buroo de Enketo, kiam li ŝanĝis aviadilon en Nov-Jorko, kaj fariĝis "ekonomia ostaĝo" de Usono por ĉasi Alston. Danke al diversaj perfidaj agoj Usono finfine “dismembrigis” Alston, la franca industria belbrila perlo, kiu eniris en manon de usona kompanio GE. En la lastaj pli ol dek jaroj per similaj agmanieroj Usono batis eĉ demoralizis multajn eŭropajn grandajn kompaniojn, nun ili intencas uzi samajn manierojn, lanĉis frenezajn atakojn al Tiktok, Huawei kaj aliaj ĉinaj entreprenoj, kio sendube timigas aliajn translandajn entreprenojn. Kiu kuraĝas fari investon en la usona ne estas tia "libera merkato"?

La nuna kruela batado de Vaŝingtono al ĉinaj entreprenoj fontas ne nur en ĉiama celo protekti ĝian monopolon en alt-sciencteknika kampo, sed ankaŭ en realaj faktoj turnigi koleron de usonaj popolamasoj pri malsukcesa batalo kontraŭ la epidemio kaj savi politikan prestiĝon ĉe la rando de disfalo, kompreneble ankaŭ en politika konsidero pri urĝa elektado. Tial ili kiel eble fabrikis akuzojn kontraŭ ĉinaj entreprenoj pri informaj teknikoj kaj vane provis disvastigi la "politikan viruson" ekster Usono.

Dum sia antaŭnelonga mezorienta vojaĝo Pompeo forte instigis al konstraŭstaro de ideologio, senbride makulis ĉinajn entreprenojn esplorantajn ekipaĵojn de la 5-a generacia movebla interkomunika tekniko, vane volis organizi rondeton kontraŭ Ĉinio, sed rezulte ĉio malsukcesis. Ĉeĥa ĉefministro Andrej Babis rifuzis ekskluzivi la kompanion Huawei ekster potencialaj kunlaboraj partneroj pri la 5-a generacia movebla interkomunika tekniko. Aŭstria ministro pri eksterlandaj aferoj Alexander Schallenberg klare diris, ke aŭstriaj politikoj ne aparte malpermesas aŭ limigas iun kompanion, sed celas establi fidindan sistemon pri informoj. Amaso da faktoj atestis, ke Usono estas la monde plej granda imperio de kodrompistoj kaj ĝia fako pri informoj longtempe plenumis sendiferencan ŝtelon kaj kontrolan aŭskulton al alilandaj registaroj, entreprenoj kaj individuoj, inkluzive de aliancanoj.

Komerco estas komerco kaj politiko estas politiko, kio estas la komuna postulo de tutglobaj translandaj entreprenoj. Por privataj interesoj Pompeo kaj liaj similaj politikigis ekonomiajn kaj komercajn demandojn, kio serioze damaĝis interesojn de tutglobaj entreprenoj, inkluzive de ĉinaj kaj usonaj entreprenoj.

Dividu