Cifereca ekonomio fariĝis “inkubatoro” de laborpostenoj en Ĉinio

Kane Publikigita: 2020-08-20 20:28:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Qiu Jun estas dungito de iu interreta platformo de tujsendeblaj manĝaĵoj en Ĉinio. Li plenumas preskaŭ 40 mendojn ĉiutage ekde marto, kiam li fariĝis ekspedanto. De post la eksplodo de la kronvirusa malsano en Ĉinio, la postenoj de ekspedantoj kiel Qiu Jun ne reduktiĝis, kaj la postulado pri tujsendeblaj manĝaĵoj rapide kreskis. Multaj homoj mendis legomojn, manĝajojn kaj eĉ ĉiutagajn necesaĵojn per la platformo, kiam ili ne povis eliri por aĉetado, kaj similaj servoj fariĝis la vivilinio dum la epidemio.

Ĝuste pro tiuj novaj laborpostenoj bazitaj sur cifereca ekonomio Ĉinio garantiis glatan kaj ordan funkciadon de la socio malgraŭ la epidemio. Tio forte pruvis la fortan vivecon de cifereca ekonomio kaj ĝian grandan kreivon en dungado. La usona mediato CNBC lastatempe aperigis artikolon, dirante, ke la epidemio akcelis disvolviĝon de reta komerco kaj rekta elsendo, kaj la laborpostenoj de pli da ĉinoj estas ligitaj kun cifereca ekonomio.En la postepidemia epoko, tia tendenco daŭros. En Ĉinio, cifereca ekonomio fariĝas granda “inkubatoro” de laborpostenoj.

Oni povas facile trovi, ke disvolvado de cifereca ekonomio estas grava apogilo de Ĉinio por stabiligo de dungado. Donitaĵoj montris, ke en 2019, la kontribuo de cifereca ekonomio al la malneta enlanda produkto atingis 67,7%. En 2019 kaj 2020 Ĉinio publikigis 38 novajn okupojn en tri grupoj, kaj tiuj rilataj al cifereca ekonomio okupis 75%. Kun ekspansio de cifereca ekonomio kaj vastiĝo de rilataj sektoroj, akceliĝis la transformiĝo de tradiciaj industrioj, kaj granda nombro da novaj postenoj estis kreitaj. La usona konsultiĝa kompanio BCG prognozis, ke en 2035, la tuta cifereca ekonomio de Ĉinio proksimiĝos al 16 duilionoj da usonaj dolaroj; la trapenetra proporcio de cifereca ekonomio atingos 48%; kaj la totala kapacito de dungado eble kalkuliĝos al 415 milionoj.

Dividu