Dialogo kun Chen Wenling: post epidemio Ĉinio ankoraŭ havas fortan altirforton al alilandaj kapitaloj

Ĝoja Publikigita: 2020-08-20 20:29:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la kuranta jaro unu post unu eventoj de “nigra cigro” plimalbonigis la tutgloban ekonomion, kiu ne havas forton en kresko. Sekve de plirapida propagiĝo de la epidemio diverslandaj ekonomioj sinsekve dekadencis kaj tutglobaj translandaj komercoj kaj investoj plenas je necerteco. En tiu ĉi fono kiel la ĉina ekonomio montriĝis? Ĉu ĉina ekstera komerco povos esti stabila? Ĉu Ĉinio ankoraŭ estas la “varma tero” de alilandaj investantoj? Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) faris intervjuon kun Chen Wenling, ĝenerala ekonomikisto de Ĉina Centro por Internacia Ekonomia Interŝanĝo.

ĈKG: Kiel estas ĝenerala stato de kresko de ĉina ekonomio en la nuna medio?

Chen: Nun Internacia Mona Fonduso, Monda Banko kaj Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo mallevis anticipon pri kresko de la monda ekonomio kaj ilia komuna konkludo estas, ke la monda ekonomio estos en la plej serioza dekadenco depost la Dua Monda Milito. Pli ol 90% da ekonomioj montros negativan kreskon. Aprile Internacia Mona Fonduso prognozis, ke inter relative grandaj ekonomioj nur Barato kaj Ĉinio eble tenos pozitivan kreskon de enlanda enlanda produkto. Tamen nur post du monatoj la fonduso alĝustigis sian anticipon, nome nur Ĉinio tenos pozitivan kreskon en la relative grandaj ekonomioj.

ĈKG: Kiel vi taksas efikon de ĉinaj politikoj pri stabiligo de eksteraj kapitaloj kaj eksteraj komercoj?

Chen: Estas tre grave stabiligi eksterajn komercojn kaj eksterajn kapitalojn. Ekzemple imposto el eksteraj kapitaloj okupis jam 20% de la totala imposto, dungiteco de eksterkapitalaj entreprenoj okupis 20% de ĝenerala dungiteco. Tial eksteraj kapitaloj estas tre gravaj por la ĉina ekonomio.

En la unuaj 7 monatoj de la kuranta jaro Ĉinio probable estis la ununura lando, kies eksteraj kapitaloj kreskis pozitive, kaj Ĉinio altiris pli ol 530 miliardoj da juanoj de eksterlandaj komercistoj, pli multe je 0,5% kompare kun la sama periodo de 2019, kiam disvastiĝis la epidemio en la tuta globo. Tio estis tre malfacila. Kaj por eksteraj komercoj aperis negativa kresko al pozitiva kresko, aparte en julio eksporto kreskis je 10,4% kaj en sinsekvaj 4 monatoj realigis pozitivan kreskon, do ni povas diri, ke estas rapida rekresko.

Sekve de rapida pliboniĝo de la situacio de la epidemio, fine de marto ĝis komenco de aprilo Ĉinio rapide rekomencis produkton kaj laboron, kaj laŭgrade reviglis ĉenoj industriaj, proviaj kaj servaj.

ĈKG: Ĉu Ĉinio ankaŭ havas altiran forton por eksteraj kapitaloj kaj komercistoj kiam Usono reklamis “disigon de Ĉinio”?

Chen: Mi opinias, ke Ĉinio ankoraŭ estas unu el la landoj, kiuj forte altiras eksterajn kapitalojn, kaj mi eĉ povas diri, ke Ĉinio okupas la unuan lokon. La kialo estas jenaj:

Unue Ĉinio havas la avantaĝon de supera granda merkato kaj merkata profito kontinue eliĝos kelkajn jarojn. Tio probable estas la plej granda ĉarmo de Ĉinio por eksteraj komercistotj, ĉar kapitaloj certe celas repagon de investo.

Due la kompleta kapablo de ĉina industria sistemo estas monde plej forta. La forta serva kompleta kapablo kaj produkta kapablo estas la gravaj flankoj por altiri eksterajn komercistojn.

Trie estas pli kaj pli bona la medio de ĉinaj politikoj pri malfermo. Lastajn jarojn Ĉinio kontinue faris malfermon kaj ellaboris multajn gravajn reformojn kaj dezajnojn de politikoj.

Kaj la kvare estas pli kaj pli bona la medio de negoco en Ĉinio. Eksteraj komercistoj povos gajni grandan profiton, ĉar Ĉinio havas ne nur stabilan politikan medion, socian medion kaj malferman merkatan medion, sed ankaŭ havas superfortajn kapablojn de cirkulado de negocoj, varoj, informoj kaj kapitaloj.

Dividu