Ĉinio kaj Hungario formis modelon de duflanka kunlaboro

Pluveta Publikigita: 2020-08-24 19:53:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la pasintaj 10 jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario disvolviĝis laŭespere. La dulanda ekonomia kaj komerca kunlaboro akiris rimarkindan rezulton. Ĉinio jam fariĝis plej grava komerca partnero de Hungario ekster Eŭropo.

Buso produktita de Ĉinio estas uzata en Hungario

Buso produktita de Ĉinio estas uzata en Hungario

La dulandaj popoloj subtenis unu la alian dum la malfacila tempo. Neniu el ili trude metis sian volon sur la alian. Hungario estas la unua mezeŭropa kaj orienteŭropa lando, kiu establis kulturan centron en Ĉinio. La hungara registaro klopode fortigis la rilatojn inter Hungario kaj Ĉinio kaj sukcese aliĝis al la iniciato de la Zono kaj Vojo. En majo de 2017 la rilateco inter Ĉinio kaj Hungariĝis fariĝis ampleksa strategia partnereco.

Post eksplodo de kronvirusa epidemio en Ĉinio Hungario subtenis la kontraŭepidemiajn rimedojn de Ĉinio kaj prove tuj liveris helpon. Kiam la kronvirusa epidemio disvolviĝis en Hungario, ankaŭ Ĉinio klopode liveris helpon por garantii sekurecon de la hungara popolo.

La hungara ĉefministro Orbán Viktor diris, ke Hungario volas akceli la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo, inter Ĉinio kaj Mez-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj landoj.

Dividu