Esti singarda kontraŭ “vakcina egoismo” de usonaj politikistoj

xiong linping Publikigita: 2020-08-24 21:07:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ni devas eviti vakcinan naciismon, strategie dividante en la monda sfero la limigitan provizadon, kio ja vere konformas al la interesoj de ĉiuj landoj.” Antaŭ nelonge Tedros Adhanom Ghebreyesus esprimis sian maltrankvilon ĉi-rilate. Fakte, iuj usonaj politikistoj senskrupule sekvas la “vakcinan egoismon”, kaj tio formas ĝenon kaj damaĝon en la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio.

Nuntempe, la konfirmitaj kazoj de la nove kronvirusa pneŭmonio en la mondo jam superis 23 milionojn, kaj mortoj atingis pli ol 800 mil. En tia serioza situacio la vakcino estas rigardata kiel forta rimedo. En la lasta tempo oftas la bonaj informoj, ke iuj landoj progresas en la esplorado de vakcino, kaj ke la procezo de ĝia enmerkatiĝo rapide antaŭeniras. Kaj tio donas al la mondo fidon kaj esperon venki la epidemion. Sed, bedaŭrinde, iuj usonaj politikistoj ŝmiras dikan tavolon da “politikaj koloroj” sur la esplorado de vakcino, kaj eĉ nomas ĝin “geopolitika konkurado”.

En la okuloj de tiuj politikistoj, kiuj obstine sin tenas ĉe la ludo je nula sumo, vakcino ankaŭ povas deturni la kontraŭdirojn kaj helpi al ili gajni voĉdonilojn, same kiel ĉe la virusa origino, kiun ili politikigis por siaj propraj interesoj.

Kiel granda lando respondechava, Ĉinio konsekvencie protektas la sekurecon de la tutmonda publikosano. En majo de ĉi jaro la ĉina prezidanto Xi Jinping, en sia parolado en la 73a Monda Videkunveno pri Sano, emfazis: “Post kiam Ĉinio finos sian esploradon pri vakcino kaj ekuzos ĝin, Ĉinio prenos ĝin kiel tutmondan publikan produktaĵon kaj faros sian kontrubuon, por ke la vakcino estu aplikebla kaj pagebla en la evoluantaj landoj.” Tiu promeso ricevis vastan laŭdon kaj bonan takson de plej multaj landoj, precipe de la afrikaj.

Por ke vakcino estu juste kaj racie dividita, absolute ne eblas al nur Ĉinio fari plenumadon, kaj oni bezonas pli multe da landoj, precipe evoluintaj landoj, por tion fari. Ĝuste kiel Tedros diris: “Se oni volas ke la mondo rapide revigliĝu, la mondo devas kune revigliĝi. Nur eta parto de la mondo aŭ nur kelkaj landoj liberas sin de la epidemio, kio ne eblas.”

Dividu