Kial Eŭropo kuraĝe diris “Ne”?

Pluveta Publikigita: 2020-08-25 17:19:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge en kunveno de Sekureca Konsilio de UN malsukcesis la rezolucia projekto prezentita de Usono pri malpermeso de armilo-transportado al Irano. La rezolucioa projekto akiris nur unu jesan voĉdonon de Dominiko. 11 membroj de Sekureca Konsilio forlasis voĉdonadon, inkluzive de Britio, Francio, Germanio kaj aliaj aliancoj de Usono. Rusio kaj Ĉinio neis la rezolucion. Iuj okcidentaj amaskomunikiloj diris, ke Usono renkontis embarasan diplomation.

Antaŭ 5 jaroj la Sekureca Konsilio jam pasigis la rezolucion n. 2231 kaj decidis fini la malpermeson de armilo-transportado al Irano ekde la 18a de oktobro, 2020. Tamen en 2018 la usona registaro gvidata de Trump unuflanke eltiriĝis el la ampleksa interkonsento pri irana nuklea problemo, restarigis sankciojn al Irano kaj intencis sen fiksa tempolimo longigi la malpermeson de armilo-transportado al Irano. Ĉi-foja rezolucia projekto estas ŝlosila paŝo, tamen malsukcesis.

Kial Britio, Francio kaj Germanio malobeis la volon de Usono?

Unue, Irano estas najbaro de Eŭropo. La stabileco de Irano estas signifoplena por Eŭropo. Post la subskribo de la interkonsento pri irana nuklea problemo amaso de eŭropaj kompanioj faris investadon en Irano. Se Usono faros sankciojn al Irano, tio kaŭzos malstabilecon en Eŭropo kaj perdon de ekonomiaj interesoj de Eŭropo. Por protekti siajn interesojn eŭropaj landoj devigite oponis kontraŭ Usono.

Cetere de la lastaj jaroj Usono ĉiam ludas artifikojn kun siaj eŭropaj aliancoj aŭ minacas al ili, tial tiuj eŭropaj landoj esprimis malsaman starpunkton pri irana nuklea problemo.

Kiu kaŭzis la embarasan situacion de Usono?

Dividu