“Ĉina projekto” helpas al Lancang-Mekongaj landoj efektivigi komunan disvolvon

xiong linping Publikigita: 2020-08-25 21:14:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de aŭgusto okazis la tria videkunveno de gvidantoj el la Lancang-Mekonga Kunlaboro. La ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon. Post la kunveno oni publikigis “Vjentjana Deklaracio”, kiu akceptis proponojn de Ĉinio.

La Lancang-Mekonga Kunlaboro estas novtipa subregiona mekanismo, pere de kiu la ses landoj laŭlonge de la baseno kune faras konsilon, konstruon kaj dividon. Kun paso de kvar jaroj da disvolvado tiu mekanismo vidigas rimarkindajn fruktojn en agrikulturo, redukto de malriĉeco, infrastrukturo, utiligo de akvaj riĉfontoj, kaj alportis al tiuj ĉi popoloj realajn interesojn.

Tiu ĉi kunveno de gvidantoj el la Lancang-Mekongaj landoj okazis sur la aparta fono. Nuntempe la internacia situacio estas kompleksa, la epidemio donas seriozan baton al la monda kaj regiona ekonomio, kaj la landoj laŭlonge de la baseno frontas al defioj. Do serĉi komunan disvolvon estas ilia komuna tasko. Antaŭ nelonge la ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping iniciate proponis al diversaj landoj kune pene formi regionan kunlaboron pli inkluzivan, pli efikan, kaj pli aktivan. En la kunveno Ĉinio donis ses proponojn por ke la kunlaboro iru pli profunden kaj pli proksimen, kaj por ke la popoloj havu pli multe da ŝancoj.

Kiel ĉiuj scias, ke la Lancang-Mekonga Kunlaboro originis de akvo, kaj la akvaj riĉfontoj estas plej bona manifestiĝo de la seslanda politika interfido. Nuntempe inter Ĉinio kaj la landoj laŭlonge de la Lancang-Mekonga rivero jam stariĝis interfido kaj komuna ideo, kaj tio ludas gravan rolo en la administro de akvaj riĉfontoj, la protekto de komuna sekureco kaj kontraŭ elekstera interveno.

Intensigo de kunlaboro ja estas sukcesigi sin mem kaj ankaŭ unu la alian. Dum la pasintaj kvar jaroj la Lancang-Mekonga Kunlaboro pruvas la kaŭzon per multaj atingoj. Ĉinio kaj tiuj ĉi landoj estas bonaj najbaroj, bonaj kompanoj kaj bonaj fratoj. Ili daŭrigos sian penadon por enverŝi “fluantan akvon” en ĉi regionon kaj doni al ĝi pli multe da bonŝancoj.

Dividu