Shenzhen---Kondukanto al gigantpaŝa disvolviĝo

Pluveta Publikigita: 2020-08-26 16:56:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de aŭgusto, nove funkciis du linioj de subtera trajno en ĉina urbo Shenzhen. La 21an, la tuta Shenzhen estis la unua kovrita de 5G-sendependa reto en la lando. Tiel la urbo komencis novan epokon.

La 26an de aŭgusto estas la 40a datreveno de establiĝo de la speciala ekonomia zono Shenzhen. La miraklo komenciĝis antaŭ 40 jaroj.

La germana ĵurnalo Die Zeit tiel priskribis la urbon Shenzhen, ke la iama vilaĝo fariĝis nuna giganta urbo. Shenzhen jam estas altsciencteknika urbo kun multaj mondfamaj entreprenoj.

La establiĝo de speciala ekonomia zono estas premiso por la gigantpaŝa disvolviĝo de Shenzhen. Tamen ankoraŭ ne sufiĉas. Iu enketo publikigita de Scienca Komitato de Germana Federacia Asembleo en 2018 montris, ke tri kvaronoj de landoj en la mondo iam establis specialan ekonomian zonon, tamen la plejparto de tiuj zonoj ne bone disvolviĝis. Male la sukceso de Shenzhen estas nekamparebla ekzemplo.

Post senĉesaj kreado kaj reformado dum dekoj da jaroj Shenzhen akiris senprecedencan ekonomian sukceson. Okaze de la naskiĝtago de la speciala ekonomia zono Shenzhen ni sincere deziras pli bonan disvolviĝon al la urbo.

Dividu