Sukcesa kodo malantaŭ “mirakloj de Shenzhen”

xiong linping Publikigita: 2020-08-26 20:35:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26a de aŭgusto estas la 40-a naskiĝtago de la ekonomia speciala regiono Shenzhen. Dum la 40 jaroj Shenzhen disvolviĝas de la postiĝinta agrikultura gubernio limmalproksima al la vigloplena internacia urbo kreema, kies malneta regiona produkto jam atingis preskaŭ 2,7 bilionojn da juanoj, dum antaŭ 40 jaroj ĝi estis nur 200 milionoj. La brita gazeto Economist taksis: “En la mondo sin trovas pli ol 4 000 ekonomiaj specialaj regionoj, sed la plej sukcesa el ili estas Shenzhen kreinta miraklojn.

Tiuj, kiuj interesiĝas pri la disvolvo de Ĉinio, supozeble rimarkis tion, ke de post la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la plej supera gvidanto de Ĉinio Xi Jinping faris esploradon en Shenzhen kiel la unua stacio. Oktobre de 2018 Xi Jinping denove vizitis la urbon Shenzhen, deklarante al la mondo, ke Ĉinio ne ĉesigos la reformon, nek la malfermon, kaj dirante, ke “Ĉinio certe lasos al la mondo vidi pli novajn, pli grandajn miraklojn okulfrapajn”. Per kio Shenzhen kreis mirindajn miraklojn? Tio estas ĝenerale atentata de la internacia komunumo.

Nun ni revenu al la 18a de decembro 1978. Tiutempe Ĉinio komencis sian grandan marŝadon de la reformo kaj malfermo kaj la socialisma modernigo. La 26an de aŭgusto 1980 la ekonomia speciala regiono Shenzhen fondiĝis, pri tio la mondo miris: “La montrilo de granda reformo de Ĉinio forte sonoras.” Dum la 40 jaroj la ekonomia speciala regiono Shenzhen la unua faris la reformon de ekonomia sistemo, direktitan per merkato, kaj la unua starigis la fundamentan framon de la socialisma merkatekonomio, kaj poste ĝi, kiel “eksperimenta kampo”, kuntrenis la tutan landon en la grandan tajdon de la merkata ekonomio.

En la 40 jaroj Shenzhen konsekvence brakumas la mondo per la malferma sino, kio ne nur plivastigas sian disvolvan spacon, sed ankaŭ portas al la mondo disvolvajn ŝancojn. La komenca intenco establi la ekonomian specialan regionon estas ja “fari ekonomian kunlaboron kaj teknikan interŝanĝon kun la ekstero kaj akceli la socialisman modernigon en konstruado”.

Nun nova historia misio estas donita al Shenzhen – energie konstrui la antaŭirantan regionon, kiel modelon, de la socialismo kun ĉinaj karakterizaĵo. Tio estas, ke Ĉinio faras konkretan praktikon por la reformo kaj malfermo en pli alta deirpunkto, pli alta nivelo, kaj pli alta celo. Ĉinio neniam ĉesigos la reformon, nek la malfermon. En Ĉinio kreiĝos pli multe da mirakloj, kaj en tio la mondo trovos pli multajn ŝancojn.

Dividu