Mezorienta vojaĝo kalkulplena vidigas la politikan ambicion de Pompeo

xiong linping Publikigita: 2020-08-28 21:57:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 27an de aŭgusto laŭ la loka tempo la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo finis sian mezorientan vojaĝon kalkulplenan. Dum la vizito li ne nur puŝis la usonan unuflankismon en ekstremon, sed ankaŭ enmiksis sin, senskrupule kun la pozicio de diplomato, en la usonan enlandan politikon, - tiu ago rompas la tradicion, - ĉar li preparas sin por en alia tago grimpi sur la pinton de la usona regpotenco. La vizito de Pompeo al kvar landoj en Mezoriento reflektas la konfuzon de la usona politika rondo.

Ĝuste kiel la ekstero ĝenerale antaŭvidis, unu el la gravaj celoj de lia vizito estas subpremi Iranon. Ĉiuj scias, ke en la 14a de julio 2015 Irano, unuflanke, kaj Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio, aliflanke, venis en la plenan interkonsenton pri la irana nuklea problemo. Laŭ la interkonsento Irano promesas limigi sian nuklean aktivadon, akirante de la internacia komunumo la nuligon de sankcioj. Poste, laŭ la rezolucio 2231 de la Sekureca Konsilio de UN, la embargo de armiloj al Irano eksvalidiĝos en la 18a de oktobro 2020. La dato baldaŭ alvenos, do Usono iĝis maltrankvila. Lastatempe la Sekureca Konsilio de UN proponis rezolucian projekton prokrasti la embargon de armiloj al Irano. Sed embarase, Usono ricevis nur unu jesan voĉon, dum Britio, Francio, Germanio donis sindetenon. Tio vekis bruegon en usonaj amaskomunikiloj. Oni mokis: “Vaŝingtono jam estas entute izolita sur la internacia sceno.”

Nature tiun rezulton Pompeo ne volonte akceptis. Kiam li renkontiĝis kun gvidantoj el la regiono Mezoriento, li plurfoje faris bruegon: “kune reagi al la malica influo de Irano”. Ĝuste en la tago, en kiu li baldaŭ finos sian viziton en Mezoriento, li aperigis tekston en socia retejo, proklamante, ke Usono restarigos sankciojn kontraŭ Irano en la 20a de septembro. Tia konduto malobservas la komunan konon de la Sekureca Konsilio de UN, senbride praktikas unuflankismon kaj publike metas sin kontraŭ la tuta mondo.

Iom pli frue, senprecedence li iris Iovaon por ĉeesti, kun la pozicio de ŝtatsekretario, la “pintkunvenon de familia gvidado” kaj faris paroladon. Pro tio amaskomunikilo taksis, ke Pompeo estas forlasanta la oficon de ŝtatsekretario, sed turnanta sin al la internaj aferoj. Por li nenio alia estas pli grava, ol la partopreno en la elektado de 2024.

Nun Usono dronas en diversspecaj krizoj, ekzemple la epidemio, kiu ankoraŭ sovaĝas, kaj la rasa diskriminacio, kiu leviĝas tie kaj tie. Pri ĉi tiuj Pompeo kulpas.

Dividu