Usono ne havas rajton taksi alilandan mediprotektadon

Lucia Publikigita: 2020-09-02 15:40:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona ŝtatsekretario Mike Pompeo kalumniis Ĉinion per socia komunikilo kaj diris, ke Ĉinio disvolvas ekonomion surbaze de detruo de medio. Pri tio, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandajn Aferoj respondis, ke antaŭ ol kondamni aliajn landojn, Usono devas fari memekzamenon. La fakto estas usonaj politikistoj retiriĝis el la Pariza Interkonsento, kio serioze influas tutmondan redukton de emisiado. Ni volas demandi sinjoron Pompeo, kiel vi povas taksi alilandan mediprotektadon?

Se vi donas atenton al ĉina ekonimio, Verda Disvolviĝo estas ŝlosila vorto de ĉina altkvalita disvolviĝo. En la pasintaj jaroj, la emisiado de ĉefaj poluaĵoj en Ĉinio daŭre malpliiĝis, kaj la ekologia medio multe pliboniĝis.

Enlande, ĝis la jaro 2018, la emisiado de karbona dioksido malaltiĝis je 45,8% kompare kun tiu en 2005, kaj ĝis la fino de 2019, la proporcio de sendanĝera traktado de urbaj poluaĵoj en Ĉinio jam atingis 99%. De internacia perspektivo, Ĉinio ĉiam serioze plenumas devojn de koncernaj konvencioj aŭ interkonsentoj.

Multaj specialistoj pri internacia mediprotekto diris, ke la sperto de ĉina konstruado de ekologia civilizacio estas lerninda por multaj landoj.

Kiel ĉefa emisia lando de forceja gaso en la mondo, Usono deklaris haltigi efektivigi la Parizan Interkonsenton en 2017; kiel la plej granda eksporta lando de solidrubo Usono transigis multajn rubojn al evolulantaj landoj kaj kaŭzis teruran damaĝon al la tutmonda medio. Ni volas demandi, ke ĉu Usono havas rajton taksi mediprotektadon de aliaj landoj?

Dividu