Kio estas esenco de malkonsentoj inter Ĉinio kaj Usono

Yu Publikigita: 2020-09-03 16:04:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La malkonsentoj aŭ malakordo inter Ĉinio kaj Usono ne estas pri povo nek pri pozicio aŭ sociaj sistemoj, sed pri persisto ĉe multflankismo aŭ unuflankismo kaj pri praktiko de kungajna kunlaboro aŭ nul-suma ludo,” diris ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe dum sia parolado en la Franca Instituto pri Internaciaj Rilatoj en Parizo.

En la pasintaj du jaroj sub la gvidado de protektismo kaj unuflankismo, Usono retiriĝis el kelkaj multflankaj internaciaj organizoj kaj rifuzis plenumi respondecon kiel granda lando, kaj aliflanke ĝi intencis atribui la enlandan ekonomian malekvilibron al aliaj landoj, provokis komercajn disputojn kun diversaj landoj kaj lanĉis komercan kaj teknologian militon kontraŭ Ĉinio.

Bedaŭrinde, la eksplodo de la kronvirusa epidemio ne povis moderigi la impulson de Usono al plua subpremado kontraŭ Ĉinio, sed intensigis la tendencon. Usonaj politikistoj kalumniis la klopodojn de Ĉinio por la batalo kontraŭ la epidemio, ĵetis kulpon sur Ĉinion kaj limigis ĉinajn entreprenojn. Rilate al gravaj demandoj, la usona flanko fojfoje provokis Ĉinion kaj subfosis la plej gravajn duflankajn rilatojn en la mondo.

Fronte al furioza unuflankismo, Ĉinio, kiu persistas ĉe la politiko pri malfermo, jam fariĝis grava koncernato por diversaj landoj en la kampoj de ekonomio, scienco kaj tekniko, kaj sanzorgo. Akordigita Disvolvado de la Regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei, la Jangzia Ekonomia Zono, la Grand-Gorfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao, la integriĝo de la Jangzia Delto, la Liberkomerca Haveno de Hainan kaj aliaj malfermitaj platformoj forte altiras internaciajn kapitalojn, se ne paroli pri la ĉina merkato kun 1 400 milionoj da loĝantoj kaj 400 milionoj mezenspezaj konsumantoj.

Dividu