ĈISF vidigas la malfermajn paŝojn de Ĉinio nehaltigeblajn

xiong linping Publikigita: 2020-09-10 21:36:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 9-a de septembro fermiĝis la Ĉina Internacia Servokomerca Foiro 2020 (ĈISF). Ĝi estas la unua grava evento rilate internaciajn ekonomion kaj komercon de post la eksplodo de la kronvirusa pandemio. En la ses tagoj de la foiro estiĝis sume 215 atingoj el diversaj fakoj kaj 240 interkonsentoj el centraj kaj financaj entreprenoj. Tiu ĉi foiro havas riĉan rikolton, kio prezentas la enorman potencialecon kaj allogon de la ĉina merkato.

Unue, ĝi estas vere internacia soleno. Surrete aŭ surloke partoprenis en la servokomerca foiro internaciaj organizaĵoj, ambasadoj en Ĉinio, fremdaj komercaj ĉambroj el 148 landoj kaj regionoj kaj, cetere, 22 mil en- kaj ekster-landaj entreprenoj.

Due, ĝi estas soleno plena de novokreo kaj perspektivo. En la ekspoziciejo sin trovas virtuala kajuto por veturigo, muzika direktanto en 5G+AI, vestoprovo en VR, var-distribua roboto, rubaĵ-klasifika roboto, kaj multe similaj, kiuj revigas homojn pri la inteligenta vivo…

Trie, ĝi estas soleno eliganta fidon. Tiu ĉi foiro sukcesas en tio, ke Ĉinio efike kontrolas la pandemion kaj retrovas la kreskon de la ĉina ekonomio. Per la servokomerca foiro Ĉinio elvokas la firman fidon akceli la ekonomian tutmondiĝon kaj subteni la plurflankismon, kaj tio sendube malpliigas la influon de la pandemio kaj donas grandan forton al la tutmonda ekonomio.

Kaj fine, eĉ pli grave, ĝi estas soleno plena je bonŝancoj. En la kuranta jaro, influate de la pandemio, la tutmonda ekonomio dronas en ŝrumpiĝo, kaj pro tio ĉiuj landoj ageme serĉas kreskpunktojn de ekonomio. Ĝuste kiel la plej alta gvidanto de Ĉinio diris: “La malfermo kaj kunlaboro de servado tagposttage fariĝas grava forto de disvolvado.”

Dum la foiro Ĉinio proklamis subteni la disvolviĝon de la servokomerco, prezenti serion da gravaj rimedoj kaj proponoj por pligrandigi la malfermon de servado. Oni povas antaŭvidi, ke la ĉina servomerkato, kiu sin plimalfermas, fariĝos nova, stabila apogpunkto de ekonomio en Ĉinio kaj nova motoro de la ekstera komerco en la nova situacio. La Ĉina Internacia Servokomerca Foiro 2020 jam finiĝis, tamen la “nuba servokomerca foiro” ankoraŭ restos malfermata por ĉiuj en- kaj ekster-landaj klientoj kaj dum 365 tagoj – do ĝi ne faligos sian kurtenon.

Dividu