Senbride detruanta bazon de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono Mike Pompeo lezas Usonon mem

Ĝoja Publikigita: 2020-09-10 22:30:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Povas sendi 100 mil!" tiel respondis julie de 1978 tiama usona prezidento Jimmy Carter, kiam tiama ĉina gvidanto demandis: "ĉu ni povas sendi 5 mil ĉinajn studentojn al Usono por lernado?"

"Ni esperas fermi ĉiujn konfuceajn institutojn en Usono antaŭ la fino de la kuranta jaro!" diris tiel nuna usona ŝtatsekretario Mika Pompeo rilate al kulturaj interŝanĝoj inter Usono kaj Ĉinio en septembro de 2020. Li ankaŭ minacis ellabori politikojn por limigi lernadon de ĉinoj en Usono en la kelkaj estontaj semajnoj.

Pasis pli ol 40 jaroj de kulturaj interŝanĝoj, kiujn oni rigardas kiel bazon de la rilatoj dulandaj. Tio suspirigis homojn, ke nun ne gvidanto kun strategiaj okuloj kiel Carter regas Usonon, sed Pompeo kaj liaj similaj, kiuj estas miopaj, mensogaj kaj frenezaj por siaj politikaj interesoj. Sub politika manipulado de tiuj personoj en la lasta kelka tempo ĉinaj studentoj en Usono estas ĝenitaj, interŝanĝoj inter Usono kaj Ĉinio pri eduko kaj akademio rompitaj, ĉinaj amaskomunikiloj en Usono subpremataj, kaj vizoj de pli ol mil ĉinaj studentoj kaj esploristoj senkaŭze nuligitaj…la serio da agaĉoj kontraŭ la historia tendenco malkovris la politikan komploton de usonaj politikistoj, kio jam serioze damaĝis la dulandajn rilatojn.

En la jaro de ĝenerala elektado Pompeo kaj liaj similaj freneze pafas kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj, eĉ troige nomas ĉiun ĉinon en Usono kiel "spionon" , ĉar ili celas instigi senton de naciismo por ŝanĝi kontraŭdirojn kaj regi la ĝeneralan elektadon. Tio elstarigis maltrankvilon kaj timon de iuj usonaj ekstremaj fortuloj kaj konservatiuloj pri kontinue fortiĝanta nacia potenco de Ĉinio.

Kiel kontaktiĝoj ekonomiaj kaj komercaj, tiel ankaŭ kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono, estas reciproke utiligaj kaj kungajnaj esence. Antaŭ la neatendita epidemio estis kortuŝa reciproka helpado inter popolanoj ĉinaj kaj usonaj.

Tamen amo de popolamasoj estas severe batata de Pompeo kaj liaj similaj, kiuj konservas la penson de malvarma milito kaj ĉiam batalas kontraŭ Ĉinio. Por siaj privataj interesoj ili malobservas volon de la dulandaj popoloj, agadas kontraŭ la historia ĝenerala tendenco, kaj pro ili Usono pagos pezan koston.

Unuflanke, pro obstaklo kontraŭ lernado de ĉinaj studentoj en Usono usonaj universitatoj perdos grandan sumon da enspezo, ankaŭ serioze batos usonan scienc-teknikan novigon.

Aliflanke, pro kanajlaj agaĉoj de usonaj politikistoj usona nacia figuro de malfermeco, toleremo kaj diverseco estis detruita, kaj usona soft-potenco damaĝita. Fakte fine de marto de 2020 usona gvidanto klare diris. "la usona popolo tre respektas kaj amas la ĉinan popolon kaj ĉinaj studentoj estas tre gravaj por usona edukado, kaj Usono protektos ĉinojn en Usono, inkluzive de ĉinaj studentoj." Pasis malpli ol duona jaro usonaj politikistoj tute turnis dorsojn al Ĉinio, misuzis la koncepton pri nacia sekureco kaj uzis aĉajn metodojn kiel minacon kaj malliberigon al ĉinaj studentoj, kion oni ne povas imagi!

La usona publiko ĝenerale esprimis oponon kontraŭ la serio da agoj damaĝantaj kulturajn interŝanĝojn inter Usono kaj Ĉinio. Madeline·Rose, plenuma estro de centro por esplori Ĉinion sub instituto pri internacaj rilatoj de la Universitato Johns Hopkins montris, ke se Usono ĉiuflanke limigus ĉinajn studentojn, ŝtatoj, lokaj registaroj kaj gvidantoj de komercaj rondoj tuj metos defiojn kaj dubojn.

Malfermo alportas progreson kaj fermo kaŭzos malprogreson, kio estas la evoluleĝo de la homara historio. Senkonsciaj Pompeo kaj liaj similaj intencas preni "senligon" kaj minacon kiel armilojn por protekti "Usono la unua" kaj politikajn privatajn interesojn. Sed kiam ili prenas tranĉilon, tiam ili unue tranĉos siajn landon kaj popolon.

Dividu