Por kio la renkontiĝo de ĉina, germana kaj eŭropuniaj gvidantoj indas je atendo

Publikigita: 2020-09-11 16:54:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, la germana ĉefministro Angela Merkel, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel, kaj la prezidanto de la Eŭropunia Komisiono kunvenos en video. Tiu ĉi videkunveno indas je atento de ĉiuj partioj, ĉar ĝi koncernas ne nur Ĉinion kaj Eŭropon aparte, sed ankaŭ iliajn rilatojn kaj eĉ la internacian situacion.

Ĉi-jare estas la 45-a datreveno de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. La du partioj jam pli frue komencis preparon de serio da gravaj celebroj, sed la kronvirusa epidemio abrupte alvenis kaj malordigis la ekzistantan diplomatian aranĝon; la fiksita plano, ke septembre la prezidanto Xi irus al Leipzig, Germanio, por ĉeesti la ĉina-eŭropan pintkunvenon, estas devigita prokrastiĝi. Sed tio ne influas la ĉina-eŭropan plenampleksan strategian partnerecon, kiu ĉiam marŝas antaŭen. Ekde la komenco de ĉi jaro ĉinaj kaj eŭropaj altaj gvidantoj konservas oftan kontakton per diversaj manieroj.

En la 28-a de aŭgusto la germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke en la dua duono de la jaro Germanio estos la deĵoranta prezidanto de la Eŭropa Unio, kiu antaŭenigos pluan kunlaboron inter Eŭropo kaj Ĉinio, esperante, ke la intertrakto pri investa interkonsento inter Eŭropo kaj Ĉinio havos novan progreson. La Ĉina Eŭropunia Komerca Ĉambro ĵus (en la 10-a de septembro) publikigis “Proponletero de eŭropuniaj entreprenoj en Ĉinio 2020/2021”. La prezidanto de la ĉambro, Joerg Wuttke, diris, ke la lastaj monatoj de la jaro estas ŝanco “nova aŭ por neniam”.

Ĉinio kaj Eŭropo estas du fortoj, du merkatoj, du civilizacioj de la mondo. En kio ili pledas, kontraŭas kaj kunlaboras? Tio havas mondan signifon. La du merkatoj havas ne nur grandan kapaciton, sed ankaŭ senliman potencialecon.

Ĉinio kaj Eŭropo sin dediĉas al kunlaboro, kuna defendo de plurflankismo kaj liberkomerco, protekto de la monda paco, stabileco kaj prospero, kio pruvos al la mondo: la ora ŝlosilo trakti internaciajn rilatoj estas ne “unuaeco de ‘nia lando’”, sed “unuaeco de komunaj profito kaj venko”.

Dividu