Pompeo, kiu agadas kontraŭ historia tendenco, serioze minacas la mondon

Ĝoja Publikigita: 2020-09-11 21:53:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Mike Pompeo estas la historie plej malbona ŝtatsekretario", kion konkludis The Washington Post analizinte diplomatian montriĝon de Pompeo post ties enoficiĝo. Vere agado de Pompeo en la lastaj pli ol du jaroj suspirigis homojn. Kiel usona ĉefa diplomato la politikisto kun ĉi tia senprofesia klereco kaj morala nivelo faras mensogojn kaj semas malkonkordon kiel ĉefaj laboroj, kio estas ne nur malfeliĉo de Usono sed ankaŭ serioza minaco al la tuta mondo.

Lastajn tagojn intervjuate de usonaj amaskomunikiloj Pompeo refoje sensence diris, ke Ĉinio "ekspluatas" Usonon, "detruas" laborpostenojn de Usono, kaj en la lastaj 40 jaroj Usono "kurbigas la spinon kaj fleksas la genuojn" antaŭ Ĉinio ktp, kio surprizis homojn. Ĉu li ŝanĝis sian dramon? Tamen ĉio ne povas kovri lian malican celon preni la blankan por la nigra, nek transmeti lian kulpon al alia.

Unue per obstina penso de malvarma milito Pompeo regas diplomation de Usono, pene desegnas liniojn de ideologio, publike alvokas fantomon de McCarthy-ismo, freneze instigas disigon kaj kontraŭstaron, kaj donas grandan minacon al paco kaj disvolvo de la mondo.

Due en internaciaj aferoj Pompeo kaj liaj similaj forte faras solflankismon, plenumas potencan politikon, senbride"retirigas Usonon el organizaĵoj kaj detruas interkonsentojn", ili fariĝas la plej detruantoj de la moderna internacia ordo.

Lastajn tagojn pro la senbridaj agoj de usonaj politikistoj Monda Komerca Organizo, Monda Organizo pri Sano, UNESKO kaj aliaj plurflankaj establaĵoj falis en stagnon kaj tutmonda kunlaboro suferis senprecedentan kontraŭtendendan ondon.

Trie por politikaj privataj interesoj Pompeo peneme kovris fiaskon de la usona registaro en preventado kaj regado de la epidemio, intence faris rasisman manipuladon, foje-refoje faris obstaklojn kontraŭ internacia kunlaboro por preventi la epidemion kaj fariĝis granda minaco al sano kaj feliĉo de la homaro.

Antaŭ la epidemio unuiĝo kaj kunlaboro estas la plej forta armilo. La ĉina flanko estas kompatia pri la usona situacio de la epidemio. Ĝis la 2-a de aŭgusto Ĉinio sume donis al Usono 26,5 miliardojn da maskoj, 330 milionojn da protektaj vestoj, 31 milionojn da okulvitroj, 610 milionojn da paroj de kirurgiaj gantoj kaj 11,5 mil spirajn maŝinojn. Tamen Pompeo foje kaj refoje repagis al Ĉinio malbonon pro bono, kalumniis, ke Ĉinio malkovras la epidemion, kaj tiu ĉi malnobla ago estas abomena.

Lastatempe Bruce Alyward, altnivela konsilisto de ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano, taksis, ke tri flankoj de la ĉina kontraŭepidemia agado estas "elstaraj", unu el ili estas, ke ĉinaj diverstavolaj bazaj ekipaĵoj de publika sano ludas gravan rolon; la informoj kaj spertoj bone cirkulas, kaj pli ol miliardo da homoj povas ricevi plej freŝajn mesaĝojn pri prevento, regado kaj kuracado.

Ĵaŭde usona periodaĵo Time skribis la vortojn en la plej freŝa numero "Unu Usoneska Fiasko", super kio estas ciferoj de tagaj mortintoj post la 29-a de februaro en Usono, kaj ili formis gigantan ciferon 200 000, vere okulfrape! Kiel Pompeo pensu vidinte tiun ĉi bildon?

Ĵaŭde ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus en gazetara konferenco sendis tiun ĉi averton: "Kiam mankas unuiĝo kaj plenas disapartiĝo, tiam la krona viruso havas favoran kondiĉon. Jen la kialo de daŭra disvastiĝo de la viruso."

La mondo jam eniris en la duan dekjaron de la 21-a jarcento, tamen en la

cerbo de Pompeo restas ankoraŭ memoro pri malvarma milito de la lasta jarcento, kio kaŭzis, ke usonaj diplomatiaj politikoj estas neakordigeblaj kun la epoko kaj mizere fariĝis rikoltilo de politikistoj por ricevi siajn privatajn interesojn, kaj fariĝis detruanto de monda paco kaj disvolvo.

Dividu