Germanoj estas pli maltrankvilaj pri politiko de Trump ol pri pandemio

Henggang Publikigita: 2020-09-14 17:26:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La plej granda asekura firmao de Germanio R+V lastatempe publikigis jaran liston, pri kio la germanoj estas la plej maltrankvilaj. La rezulto montris, ke la detrueco de politikoj de la usona registaro gvidata de Donald Trump okupas la unuan lokon en la listo, kaj la elekto de malsaniĝo pro la nova kronviruso okupas nur la 17an lokon.

Partoprenis en la enketo entute 2 400 homoj, kaj 53% de ili opinias, ke la politikoj de la registaro gvidata de Trump donas pli da danĝero al la mondo. D-ro Manfred G. Schmidt, profesoro de la universitato Ruprecht Karls Heidelberg, diris, ke la ekstera politiko de la usona registaro senĉese komplikas la internacian situacion, inkluzive de sia provoko de komerca milito kun Ĉinio, riproĉoj kaj atakoj pri komerco kaj sekureco al Germanio kaj aliaj aliancoj.

La enketo montris ankaŭ, ke 51% de la enketitoj estas maltrankvilaj pri prezaltiĝo de nutraĵoj, kaj 49% estas maltrankvilaj pri la altigo de impostoj pro la ŝuldkrizo de la Eŭropa Unio, kiuj okupas la sekvajn lokojn de ĉiuj elektoj.

Estas neatendite, ke la germanoj ne estas tiel maltrankvilaj pri la pandemio kaj ĝia influo kiel imagita. 48% de la enketitoj estas maltrankvilaj pri la risko de monda ekonomio pro la pandemio, kio okupas la kvaran lokon en la listo; kaj nur 32% de ili estas maltrankvilaj pri infektiĝo per la novkrona viruso, kio okupas la 17an lokon.

La enketo ankaŭ trovis, ke 2020 estas la jaro, en kiu la germanoj estas la malplej maltrankvilaj ekde 1992. La indico pri maltrakvileco en tiu ĉi jaro atingis novan malalton de 37%, kiu iam kalkuliĝis al 52% en 2016, ĉar tiam la homoj estis maltrankvilaj pri terorismo, ekstremismo kaj krizo de rifuĝintoj.

Dividu